Sev (ruse Сев) estas rivero en la eŭropa parto de Rusio. Ĝi estas la maldekstra branĉo de rivero Nerussa, en kiun ĝi enfluas apud setlejo Usuĥ, (Suzemka distrikto, Brjanska provinco). Longeco de la rivero Sev egalas 88 km.

Mezo de Sev rivero

Ĝi originas proksime de la vilaĝo Gremjaĉij, Ĥomutovskij distrikto, Kurska provinco kaj portas siajn akvojn en la nord-okcidentan direkton. Ĝi apartenas al la baseno de Dnepro rivero enfluanta la Nigran maron.

Etimologio de la vorto Sev havas kelkajn versiojn. Plej verŝajne ĝi originis el sanskrita vorto "syava" (darka). Ankaŭ meritas diskuton signifo "Semado" el la rusa homonimo Сев.

El la nomo de la rivero venas nomo de la antikva urbo Sevsk fondita en 1146, kiu estas ĉefurbo de Sevskij distrkto de Brjanska provinco. Sev riveron nutras per siaj akvoj pluraj alfluantaj riveretoj: Vasko, Amara Pomujo, Lemeŝovko, Sosnico, Stenega, Taro, Ulj k.a.

Dum la Granda Malordo la 21-an de januaro 1605 sur bordoj de Sev rivero okazis Batalo ĉe Dobriniĉi inter armeo de la Rusa Carlando kaj milittrupoj de Falsa Demetrio la 1-a havinta gravan signifon en historio de Rusio.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [2] navigado en kajakoj laŭ riveroj Sev kaj Nerussa maje 2014 (video)
  • [3][rompita ligilo] artikolo en la loka periodaĵo "Sevskaja Pravda" en 2013 ruse