Sevenoaks (sep kverkoj) estas urbo en okcidenta Kent, Anglio. En 2011 ĝi enhavis 29 506 loĝantojn. La urbo konsideratas "dormurbo": multaj plenkreskuloj ĉiutage veturas por profesia laborado al la urbocentro de Londono. La centra punkto Charing Cross de Londono, kruciĝo de la stratoj Strand kaj Whitehall, situas 34 kilometrojn nordokcidente, kaj la publika transporto al la metropola centro tre viglas.

Sevenoaks
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Poŝtkodo TN13
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 17′ N, 0° 11′ O (mapo)51.27810.1874Koordinatoj: 51° 17′ N, 0° 11′ O (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Sevenoaks (Anglio)
Sevenoaks (Anglio)
DEC
Sevenoaks
Sevenoaks
Situo de Sevenoaks

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sevenoaks [+]
vdr
Kastelo Knole House

En la regiono komence ekzistis nobela kastelo, ĉirkaŭ kiu ekestis vilaĝo, kiu en la 13-a jarcento ricevis merkatajn rajtojn. Fine de la 15-a jarcento la antaŭa kastelo anstataŭiĝis per larĝa kastela novkonstruaĵo, nomata Knole House, kiu ĝis la nuntempo estas inter la plej grandaj palacoj de Britio. Ĉirkaŭ la kastelo ekzistas vasta parko. La anglalingva loĝloka nomo, kiu en Esperanto signifas "sep kverkoj", laŭdire fontas el la anglosaksa toponimo "Seouenaca" por loka kapelo en proksimeco de sep kverkoj, kiu ankoraŭ nun ekzistas en la kastela parko.

Inter multaj aliaj, la fizikisto kaj naturalisto John Kirk, akompananto de David Livingstone kaj brita administranto de Zanzibaro, vivis dum la lastaj vivjaroj kaj mortis en la urbo.

Rilate al la Esperanto-movado mencieblas, ke la internacia bicikla karavano de okcidenta Germanio, suda Nederlando kaj norda Flandrio survoje al la Internacia Junulara Kongreso de la jaro 1984 pasis tra kaj paŭzis en Sevenoaks.