IJK 1984

40-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 40-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1984 en la urbo Swanwick de la provinco Derbyshire en centra Anglio. La kongreson partoprenis 293 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. La kongresejo Hayes jam antaŭe gastigis la kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda en 1966 kaj 1979.

IJK 1984
Loko Svanviko,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ekde 13-a de julio 1984
Ĝis 20-a de julio 1984
← Antaŭa Sekva →
vdr
la konferencejo Hayes en Swanwick
titolpaĝo de la unua informilo pri la kongreso

Kompare al aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, la organizantoj aparte penis oferti al la junaj kongresanoj luksajn matenmanĝojn kun multaj fruktoj, bakitaj viandaĵoj, fazeolaĵoj kaj omletoj, panaĵoj kaj cerealaĵoj. Krom tio, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo "homo kaj maŝino", kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. Kvardeko da junaj kongresanoj grupe alvenis per bicikloj de okcidenta Germanio tra Nederlando, Belgio kaj Anglio ĝis Swanwick (360 plus 520 km, inter tio pramveturo de Oostende ĝis Dover), kaj iom pli da junaj esperantistoj (parte alveninte kun biciklo en trajno) post la kongreso en pluraj grupetoj biciklis de la kongresejo tra Kembriĝo ĝis Londono, pli mallonga vojo de nur 280 km, sed same renkontiga kun la loka pejzaĝo kaj kulturo de Anglio.

Vidu ankaŭ redakti