Sharq Taronalari ("Kantoj de la Oriento") estas unu el la plej grandaj muzikaj kaj kulturaj festivaloj en Mezazio[1]. Ekde 1997, ĉi tiu festivalo, okazigita ĉiujn du jarojn sur la sanmarkanda centra placo Registan (uzbeke: Registon maydoni) donas podion al profesiaj kantistoj, dancistoj kaj muzikistoj el diversaj landoj de la mondo. La festivalo estas dissendita pere de diverslandaj televidstacioj[2]. Komence, la celo de la festivalo estis konservi muzikajn tradiciojn ne nur de Uzbekio, sed ankaŭ de ĉiuj popoloj de la mondo. "Sharq Taronalari" fariĝis membro de la Internacia Organizo de Popola Arto.

Sharq Taronalari
festivalo
vdr

Historio redakti

La unua internacia muzika festivalo "Sharq Taronalari" okazis en 1997 en Samarkando, kiu estis la ĉefurbo de la granda imperio de Timur (okcidente pli konata sub la nomo Tamerlano), tial la plej bonaj sciencistoj, publikaj figuroj kaj poetoj venis ĉi tien ekde antikvaj tempoj, kiuj kantis la grandajn farojn de la homoj.

Unesko redakti

La festivalo estas sub la aŭspicioj de Unesko, okazas ĉiujn du jarojn en Samarkando kaj funkcias kiel unika rimedo de reciproka kultura komunikado inter la popoloj de la mondo.

Unikaj ejoj en Uzbekio kiel ekzemple Iĉon Kala (Ĥiva), la Samarkanda Vojkruciĝo de Kulturoj, la historiaj centroj Buĥaro kaj Ŝahrisabz, same kiel la okcidenta natura heredaĵo Tien-Shan aŭ la tradicia kanto Katta Aŝula estas inkluditaj en la listo de Monda Heredaĵo de Unesko.

"Sharq Taronalari" estas populara aranĝo por tiuj kiuj volas lerni pli pri Uzbekio kaj ĝia kultura heredaĵo. Pli ol 78 landoj estas atenditaj partopreni en la festivalo "Sharq Taronalari" ĉi-jare. La nombro de landoj partoprenantaj en la festivalo kreskis de jaro al jaro: en 1997 reprezentantoj de 31 landoj koncertis ĉe la unua festivalo, saltante al eĉ 80 landoj en 2022[3].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti