Shichirigahama
Ŝiĉirigahama ( japane : 七里ヶ浜 ) estas strando apud Kamakuro, gubernio Kanagava, Japanio. Ĝi etendiĝas de la kabo Koyurigimisaki, apud Fujisawa, al la kabo Inamuragasaki, okcidente de Kamakuro. Ĉar oni povas ĝui klaran vidaĵon de Fuĵi-monto kaj de insulo Enoŝimo samtempe, dum la Edo-periodo, tie jam estis tre populara.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Shichirigahama_from_Inamuragasaki.jpg/220px-Shichirigahama_from_Inamuragasaki.jpg)
La nomo de la strando signifas "Ses Ri Plaĝo", la vorto "ri" estas antikva mezurunuo en Japanio por 3,9 km, kaj tial Ŝiĉirigahama devus esti proksimume 27 km longa.