Shohreh Bayat (perse: شهره بیات . n. la 14-an de marto 1987 en Raŝto, Irano) estas internacia ŝakarbitraciisto (ekde 2014) kiu fariĝis en 2006 virina ĉampiono de FIDE. Ŝi ankaŭ estas la ĝenerala sekretario de la Irana Ŝakfederacio.

Shohreh Bayat
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1987 (1987-03-14) (37-jaraĝa)
en Raŝto
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo ŝakisto • ŝakjuĝisto
vdr

Bayat funkcias kiel ŝak arbitraciisto. Ŝi estis la vicĉefarbitraciisto dum gravaj ŝakkonkursoj, ekzemple la Junioraj Mondaj Ĉampionecoj 2017 en Tarvisio, la Virinaj Mondĉampionecoj en 2018 en Ĥanti-Mansijsko kaj la Virina Kandidata Turniro 2019 en Kazano[1]. Ŝi servis kiel arbitraciisto ĉe tri virinaj ŝakolimpikoj (2014, 2016, 2018).

En januaro 2020, Bayat estis la ĉefa arbitraciisto ĉe la Virina Monda Ŝakkonkurso de 2020 inter Ju Wenjun kaj Alexandra Goryachkina en Ŝanhajo kaj Vladivostok .

Bayat loĝas en Britio ekde februaro 2020 kie ŝi petis azilon[2] post kiam ŝi spertis problemon en Irano pro tio ke ŝi ne sufiĉe kaj poste tute ne plu surmetis kaptukon[3]

Referencoj redakti

  1. (en) Women`s Candidates Tournament 2019 July 2019 Russia FIDE Chess Tournament details., en: fide.com
  2. Shohreh Bayat applies for asylum in the UK, The Times of India, 27. Februar 2020
  3. (de) Shohreh Bayat: „Alles was zählt, ist mein Kopftuch. Nicht mein Können, En: Welt Online. 2020

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Shohreh Bayat profilo kaj Elo-nombro ĉe la FIDE