Siberia salamandro

La Siberia salamandro, Salamandrella keyserlingii, estas specio de aziaj salamandroj vivanta en Nord-Orienta Azio. Ĝi loĝas ĉefe en Siberio, en malseka arbaro kaj ĉeriveraj areoj, kun eksteraj populacioj ankaŭ en norda Kazaĥio kaj Mongolio, nordorienta Ĉinio, kaj sur la Korea Duoninsulo. Ekzistas izolita populacio sur Hokkaidō, Japanio, en la Nacia Parko de Kuŝiro Ŝicugen. Reproduktejo de siberiaj salamandroj en Paegam, Suda Hamgyong, estas nomata naturmonumento de Nord-Koreio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia salamandro


Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Chordata
Klaso: Amphibia
Subklaso: Lissamphibia
Ordo: Caudata
Familio: Aziaj salamandroj
Genro: Salamandrella
Specio: S. keyserlingii
Salamandrella keyserlingii
Dybowski, 1870
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Salamandrella keyserlingii 1.jpg
Salamandrella keyserlingii 1

Plenkreskuloj estas de 9,0 ĝis 12,5 cm longaj. Iliaj korpoj estas bluetaj-brunaj, kun purpura strio ĉe la dorso. Maldikaj, malhelbrunaj strioj okazas inter kaj ĉirkaŭ la okuloj, kaj ankaŭ foje sur la vosto. Kvar sen-ungaj piedfingroj estas sur ĉiu piedo. La vosto estas pli longa ol la korpo.

Unu sola ovo-ujo enhavas 50-80 ovojn averaĝe, la ino tipe demetas ĝis 240 ovojn en sezono. La hel-brunaj ovoj kovas tri aŭ kvar semajnojn post esti metitaj, liberigante larvajn salamandrojn de 11-12 mm longajn.

La specio estas konata por travivo de profundaj frostoj (kiel ĝis -45 °C). En iuj kazoj, ili restas frostitaj en ĉiamfrosta grundo dum jaroj, kaj post degelo, ili foriras.