Sigmo Draka

(Alidirektita el Sigma Draconis)

Sigmo Draka (latine σ Draconis, mallonge σ Dra) estas stelo en la konstelacio Drako, kaj ĝi situas proksimume 18,8 lumjarojn de la sunsistemo. Ĝi estas videbla en la nokta tera ĉielo kiel malhela stelo, je videbla magnitudo 4,68. Ĝi havas la tradician arablingvan nomon Al Safi.

Sigmo Draka
Stelo
stelo • stelo de granda propra movo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • duobla stelo • varia stelo • rotacia varia stelo • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto
Aliaj nomoj Al Safi
Situo
Konstelacio Drako
Rekta ascensio
Deklinacio

- Epoko
19h 32m 21,6s
69° 39' 40"
J2000.0
Distanco el sunsistemo 18,8 lumjaroj
Fizikaj ecoj
Radiuso 0,79 sunradiusoj
Maso 0,89 sunmasoj
Metalenhavo 59% rilate al Suno
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 4850 K
Observaj ecoj
Spektroklaso K0 V
Absoluta magnitudo 5,87
Videbla magnitudo 4,68
vdr

Ĉar ĝi sufiĉe similas al Suno kaj proksimas al sunsistemo, oni klopodas kompreni, ĉu la stelo havas planedaron. La ĝisnunaj esploroj estas tamen senrezultaj.