Signalkemiaĵo, foje ankaŭ pro influo de la termino en pluraj naciaj lingvoj per nenecesa duonneologismo nomata "semiokemiaĵo" (de la greka vorto σημείο, simeío, "signalo, signo, punkto"), estas kategorio de diversaj kemiaj substancoj, kiuj ene de organismo, inter la individuoj de biologia specio aŭ inter diversaj specioj servas kiel periloj de signaloj respektive periloj de komunikado en vasta senco.

Signalkemiaĵoj en organismo, ĉu homa, besta aŭ planta, esencas por komunikado kaj sukcesa kunagado inter la unuopaj ĉeloj. En plantoj ili interalie reguligas la kreskon kaj evoluon, kaj ankaŭ la propran protekton, ekzemple kontraŭ malsaniĝo aŭ kontraŭ manĝiĝo fare de "malamikaj" organismoj.

Konata subgrupo de la signalkemiaĵoj estas la feromonoj.