Silvio Santos

Silvio Santos, artista nomo de Senor ABRAVANEL (Rio-de-Ĵanejro, 12 de decembro 1930), estas brazila entreprenisto kaj televida prezentisto. Li naskiĝis en Travessa Bem-te-vi (Strato Pitango), en la kvartalo Lapa, ĉe la centra regiono de Rio-de-Ĵanejro, tiam regurbo de Brazilo. Li estas la plej aĝa filo de paro da sefardaj judaj enmigrintoj (el Grekio kaj la Otomana Regno), kiuj venis al Brazilo en 1924, Alberto Abravanel (1897–1976), kaj Rebeca Caro. Li debutis televide en 1962, per la programo Vamos Brincar de Forca (Ni Ludu Pendumon), elsendita de TV Paulista. Poste la distraĵo iĝis la Programo Silvio Santos, kiu iĝis grupiĝo de pluraj aŭditoriaj programoj kaj transformis Silvio Santos elstarulon de brazila televido. Fondinto de la Sistema Brasileiro de Televisão (pli konata kiel SBT), li posedas la konglomeraton Grupo Silvio Santos, kiu, krom SBT, inkluzivas kompaniojn kiel Liderança Capitalização (administranto de la loterio Tele Sena), Jequiti kaj TV Alphaville.[1]

Silvio Santos
Silvio Santos en 2020
Silvio Santos en 2020
Persona informo
Naskonomo Senor Abravanel
Naskiĝo 12-a de decembro 1930
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugalabrazilportugala
Nacieco Brazilano
Ŝtataneco Brazilo
Subskribo Silvio Santos
Familio
Edz(in)o Íris Abravanel
Infanoj Cíntia Abravanel • Silvia Abravanel • Daniela Beyruti • Patrícia Abravanel • Rebeca Abravanel • Renata Abravanel
Okupo
Okupo Entreprenisto, televida prezentisto
TTT
Retejo http://www.sbt.com.br/silviosantos/
vdr

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Informpaĝo pri Silvio Santos sur la retejo de SBT