Sinagogo de Nitra
La Sinagogo de Nitra estas protektita grandvalora arkitektura historia monumento de Slovakio en urbo Nitra.
Sinagogo de Nitra | |||
---|---|---|---|
sinagogo (1911–nekonata valoro) | |||
Estiĝo | 1910 | ||
Lando | Slovakio vd | ||
Situo | Nitro | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 18′ 42″ N, 18° 5′ 11″ O (mapo)48.3115718.08631Koordinatoj: 48° 18′ 42″ N, 18° 5′ 11″ O (mapo) | ||
| |||
Historio
redaktiLa judoj konstruis la nun videblan sinagogon en tiam hungara urbo Nyitra inter 1910-1911. La impona konstruaĵo estis projekciita fare de hungara arkitekto Lipót Baumhorn, kiu jam faris similajn konstruaĵojn en diversaj urboj de Hungario. Malĝoja ĉapitro en la historio de la sinagogo kaj judeco estas tio, kiam slovakaj faŝistoj deportis la judojn. Ili grandparte pereis, granda parto el la postvivantoj elmigris al Israelo. Post la 2-a mondmilito la sinagogo ne estis uzata. En 1982 la juda komunumo transdonis la konstruaĵon al la distrikto, poste al la urbo. La rekonstruo kaj trakonstruo finiĝis en 2004. Hodiaŭ en la sinagogo okazas koncertoj, ekspozicioj, prezentadoj de teatraĵoj, ekspozicio dediĉita al la holokaŭsto.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas ĉe stratoangulo. La sinagogo miksas plurajn stilojn kiel eklektikismo, sed imponas la maŭra-bizanca stiloj. En la mezo granda kupolo etendiĝas, kiun 4 kolonoj tenas. Interne la sakramentoj mankas.
Fontoj
redakti- slovaka Vikipedio
Eksteraj ligiloj
redakti- Stanislavo Belov (2018-02-16) Judaj spuroj en Nitro (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-02-16. Alirita 2018-02-16. (blogaĵo de la partopreninto de la 101-a UK)