Sinagogo en Trnava

La Sinagogo de Trnava estas nuntempa ekspoziciejo pri "Ján Koniarek" en Slovakio en urbo Trnava.

Sinagogo en Trnava

Historio redakti

La judoj apartenantaj al la sendependa rito (aŭ "status quo ante") konstruis la nun videblan sinagogon en 1891 (laŭ alia informo en 1897) en la tiama Hungario en tiam nomata urbo Nagyszombat [nadjsombat]. En 1918 la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio transprenis la dominadon. Malĝoja ĉapitro en la historio de la judeco estas tio, kiam slovakaj faŝistoj deportis la judojn en 1941. Ili grandparte pereis, granda parto el la postvivantoj elmigris al Israelo. Post la 2-a mondmilito la konstruaĵo ne estis uzata, sed nuntempe bildgalerio profitas ĝin.

Konstruaĵo redakti

La sinagogo prezentas stilojn el la historio kun orientaj elementoj. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo, sed en ambaŭ flankoj estas videblaj po unu turoj, kie estis la iamaj enirejoj nur por virinoj. En la mezo granda vitra kupolo etendiĝas.

Antaŭ la sinagogo estas monumento al la judaj viktimoj dum la 2-a mondomilito.

Fontoj redakti

  • slovaka Vikipedio