Sinkigo de la ŝipoj Prince of Wales kaj Repulse

La sinkigo de la ŝipoj Prince of Wales kaj Repulse estis ŝipbatalo okazinta en la Dua Mondmilito, parto de la Pacifika Fronto, kiu okazis norde de Singapuro, ĉe la orienta marbordo de Malajzio, ĉe Kuantan, Pahango, kie la britaj batalŝipoj de la Reĝa Ŝiparo Prince of Wales kaj la batalkrozŝipo Repulse estis sinkigitaj de bombaviadiloj kun bazo en tero kaj de torpedo-bombaviadiloj de la Imperijapana Ŝipararmeo la 10an de Decembro 1941. En japana lingvo, tiu batalo estis referencata kiel la Ŝipbatalo de Malajzio (マレー沖海戦 Marē-oki kaisen).

La ŝipo Prince of Wales elirante el Singapuro la 8an de Decembro 1941.

La celo de la Forto Z, kiu konsistis el unu batalŝipo, unu batalkrozŝipo kaj kvar destrojeroj, estis haltigi la japanan invadofloton norde de Malajzio. Tiu forto navigis sen aviadila subteno. Kvankam la Britoj havis bataleton kontraŭ la japanaj pezaj surfacaj unuoj, la forto malsukcesis trovi kaj detrui la ĉefan konvojon. Je ilia reveno al Singapuro ili estis atakitaj en malfermaj akvoj kaj sinkigitaj fare de long-atingaj torpedo-bombaviadiloj. La komandanto de Force Z, Admiralo Siro Tom Phillips, malsukcesis alvoki aviadilan subtenon favore al radiosilento.[1]

Kun la atako al Pearl Harbor nur kelkajn tagojn antaŭe, la Malajzia batalo bildigis la efektivecon de la aviadilaj atakoj kontraŭ eĉ la plej pezaj el ŝipaj unuoj se ili estas sen aviadila protekto. Tio aldoniĝis al la gravo por la Aliancanoj de la kvar usonaj aviadilŝipoj en la Pacifiko. La sinkigo de la du ŝipoj ege malfortigis la Britan Orientan Floton en Singapuro, kaj la japaninvada floto estis nur atakita de submarŝipoj ĝis la Batalo ĉe Endau en la 27a de Januaro 1942.

Notoj redakti

  1. "Tim Vigors – Telegraph". The Telegraph. 19a de Novembro 2003. Alirita la 2an de Decembro 2018.