Siruah

historia urbo de la Reĝlando Ŝeba

Siruah (arabe صرواح, latinliterigo laŭ sistemo DMG Ṣirwāḥ, prononco proksimuma [sirŬAH'], sed ĉar en Esperanto la sono "ŭ" ankaŭ en transskriboj de alilingvaj nomoj ne antaŭvidatas sen antaŭa "a" aŭ "e", la latinliterigo "Siruah" prefere al "Sirvah" restas laŭeble proksima al la origina prononco) estis la historia unua ĉefurbo de la reĝlando Ŝeba, kaj poste post fondo de la nova ĉefurbo Marib estis la due plej grava ekonomia kaj politika centro de la reĝlando. Ĝi situis en la suda parto de la Araba Duoninsulo, en la teritorio de la nuna ŝtato Jemeno. La oazan urbon ĉirkaŭis fortikigita muro. Ĝi inkludis plurajn imponajn konstruaĵojn, kiuj origine altis ĝis 10,5 metrojn.

panorama vidaĵo de la nuna arkeologia loko
monumenta ŝtona surskribaĵo
signo de la germanaj arkeologoj esploroj en la urbo
antikvaj kolonoj en Siruah

La ruinoj de Siruah situas 40 kilometrojn okcidente de Marib. La urbo estis bone protektita pro ĉirkaŭaj montoj, kiuj tamen samtempe metis limojn al la urba disvolviĝo kaj etendiĝo. Rezulte Siruah rapide perdis sian pozicion kiel regna ĉefurbo, kiu estis transprenita fare de Marib, urbo en grava ekonomia centro pro sia situo rande de la komerce signifa olibana vojo. La urbo tamen restis grava centro por la ŝabeoj, kiel montras la granda nombro da templaj konstruaĵoj.

ArkelogioRedakti

Historiistoj de la Germana Arkeologia Instituto ekde la jaro 2003 sisteme esploras la ruinojn. En 2005 ili malkovris kaj savis antikvan monumentan surskribaĵon pli ol sep metrojn longan. La sep tunon peza ŝtona bloko dominis la fronton de la sanktejo de la diaĵo Almakah, konstruitan ĉirkaŭ la jaro 700 antaŭ nia erao, kaj defalis de sia plinto dum tertremo. La skribaĵo raportas pri la bataloj de la ŝebaoj kontraŭ siaj tujaj najbaroj en la sudoriento kaj nordo de la nuna Jemeno en la periodo de la unua jarcento antaŭ nia erao, do surskribiĝis ses jarcentojn post la templa konstruo. La historiisto Norbert Nebes de la Universitato de Jena priskribis ĝin kiel la ĝis nun plej grava trovaĵo de la ŝebaa kulturo el tiu jarcento.

Nuntempe la Almakah-templo estas restaŭrata. Dum tiuj laboroj malkovriĝis plia templo el la 7-a jarcento antaŭ nia erao. Tiu sanktejo havas monumentan enirejon, ornamitan per kolonoj. Ĝi enhavas plurajn grandajn ĉambrojn, konstruitajn el ligno kaj ŝtono - laŭ la nuna stato la templa aranĝo unikas en la regiono kaj epoko. La arkeologiaj esploroj ankoraŭ daŭras, kaj antaŭvideblas pliaj ekkonoj pri la komenca fazo de la ŝabea reĝlando.

Eksteraj ligilojRedakti