Sisante
Sisante estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Sisante | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16700 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Modesto Herráiz Laserna (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 698 (2016) | ||
Loĝdenso | 12,64 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 25′ N, 2° 12′ U (mapo)39.410833333333-2.2027777777778Koordinatoj: 39° 25′ N, 2° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 815 m [+] | ||
Areo | 134,36 km² (13 436 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/57/Localizaci%C3%B3n_de_la_provincia_de_Cuenca.svg/250px-Localizaci%C3%B3n_de_la_provincia_de_Cuenca.svg.png)
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas Sisanteños. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1,698 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,64 loĝ/km².
Situo
redaktiSisante estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 323 m; je 102 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 134,36 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°24′39″N 2°12′10″Ok.
Historio kaj demografio
redaktiPost la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Sisante same, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Sisante kie oni falis al la nunaj 1,700.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. En agrikulturo elstaras kultivo de vitaro, olivarbaro, cerealoj kaj helianto. Lastatempe oni instalis stacion de ventogeneratoroj en teritorio kuna kun tiuj de Vara de Rey, Tébar kaj Atalaya del Cañavate.