Sit tibi terra levis

Latina surskribo ĉe Mérida, Hispanio, en la Nacia Muzeo pri Roma Arto. En la suskribo legeblas: M(arco) Cornelio M(arci) f(ilio) Pap(iria) Pollio / M(arco) Cornelio Urbano / M(arco) Cornelio Celeri / Cornelia M(arci) l(iberta) Iucunda / sic nuncquam Fortuna sinat te nosse dolo[rem] / praeterisse potes quasm pius o iuvenis / sit datus in flammas nosse doloris rit nunc petit i[---] / quisquis ades dicas sit tibi terra levis h(ic) [---

Sit tibi terra levis (ofte mallongigita kiel S·T·T·LS.T.T.L.STTL) estas latina surskribo uzita sur tomboŝtonoj dum antikvaj romiaj tempoj.[1] Ĝi tradukeblas pli malpli kiel "Tero estu malpeza al vi". Laŭvorte estas sit "estu", tibi "al vi", terra "tero, grundo", levis "malpeza". Ĝi esprimas poezie la timon senti la pezon de la tero sur sia korpo post la morto.

La deveno de la frazo povas esti trovita en la verko Alcestiso de Eŭripido; la frazo en la greka estas κούφα σοι χθὼν ἐπάνωθε πέσοι, koupha soi chthon epanothe pesoi.Ĉi tiu frazo havas multajn variaĵojn,[2] kiel atestas pluraj latinaj poemaĵoj, ekzemple tiuj faritaj de Propercio, Ovidio, Martialis kaj Persius.[3][4][5][6] Ĝi devenis ofta formulo en la romiaj tomboŝtonoj, kutime mallongigita. Tre ofte ĝi restis uzata eĉ dum postaj jarcentoj en areoj kie restis la latinlingva influo.

Ĉi tiu frazo egalas la nuntempan "Requiescat in pace" (Restu en paco).

ReferencojRedakti

  1. TOLMAN, Judson Allen. (1910) Dissertation: A study of the sepulchral inscriptions in Buecheler's Carmina epigraphica latina. University of Chicago press, p. 3,6.
  2. cf. Menander. (1961) “Fragment 538, Verse 3”, The Fragments of Attic Comedy IIIB (Greek, English). E. J. Brill, p. 778–9.
  3. Martial. “Book 9, Epigramo 29, Verso 11”, Epigrammata (latine).
  4. Ovidio. “Book 3, Poem 9, Verse 68”, Amores (latine).
  5. Propertius. “Book 1, Poem 17, Verse 24”, Elegiae (latine).
  6. cf. SENECA. “Verse 602”, Troades (latine).

Vidu ankaŭRedakti