Skandinava estas la ĉefa lingvo de la Skandinava duoninsulo kaj Danujo. Ĝi havas nuntempe kvar oficialajn dialektojn, kiujn oni kutime nomas apartaj lingvoj malgraŭ la fakto ke ili interkompreneblas inter si:

Historie, la kaŭzo de ĝia divido en kvar oficialajn lingvojn estas politikaj: Pro la sveda religia reformacio en jaro 1527, kristanan biblion endis traduki en la etnan lingvon kaj la reĝo ĵus elpelinta danan regon volis substreki diferencon inter Danujo kaj Svedujo, ankaŭ lingve (simile kiel en moderna tempo la serbokroata lingvo politike dividiĝis en tri lingvojn serban, kroatan kaj bosnan). Kiam post la longtempa regado dana Norvegujo sendependiĝis de Danujo en 1814 aperis movado revivigi la norvegan per ties dialektoj, projekto kiun entreprenis Ivar Aasen.

Skandinava estas la plej granda lingvo - aŭ "dialektaro" - de la nordĝermanaj lingvoj. Aliaj nordĝermanaj estas - aŭ estis - la islanda, la feroa, la norna, la dalekarla, la botna kaj la gotlanda.