Skolo de Aleksandrio

Didaskaleion de Aleksandrio aŭ simple "Didaskaleion" (Τῆς Κατηχήσεως Διδασκαλεῖον) estas la nomo de la skolo pri teologio en Aleksandrio de Egiptio aktiva ekde la 2-a jarcento, ĝenerale pli konata kiel Skolo pri katekizado de Aleksandrio.

Grava kristana institucio, ĝi estis la pivoto kaj la plej frekventata centro por studoj celantaj batali la Gnostikismon, herezon tiam disvastiĝinta en la urbo kaj en tuta Egiptio.

La emo doni sciencan karakterizon al la teologio kaj historio de kristanismo taŭgis naskiĝi en urbo jam famega pro la plureco de kulturaj kaj skolaj viviĝintaj ekde ĝia fondiĝo, kaj matrico de filozofiaj fluoj signontaj la tuta helenisman epokon: oni memoru Novplatonismon kaj Hipatian.

Historio de la Skolo de Aleksandrio redakti

La fondado de la skolo estas tradicie reirigita al Marko evangeliisto, tamen la skolo akirintus la unuan fundamentan evoluon inicite de la sicilia Panteno, kaj laŭ iuj antikvaj fontoj ankaŭ al la apologiisto Atenagoro el Ateno. La dokumentoj konservitaj permesas, tamen, retroiri nur ĝis la periodo de Klemento de Aleksandrio, kiu, jam disĉiplo de Panteno, lin anstataŭigis ĉirkaŭ la jaro 190: la kristana filozofo disverŝis tien siajn privatajn instruaĵojn ĝis la kontraŭkristana persekuto de Septimo Severo de 202; sekve la privata skolo transiris sub la kontrolo de la episkopo Demetrio kaj nur tiam ĝi surprenis la karakterizojn de skolo pri oficiala katekizado, fariĝante institucio pri teologio por laikoj kaj, do, diferenciĝante de la skolo por katekumenoj; la skolo estis konfidita al tiama ĵus dekokjaraĝinta Origeno Adamancio, destinita fariĝi la pleje konata teologo de la greka kristana eklezio. Sekve (en 215) Origeno rezignis kaj transdonis la taskon gvidi la skolon al episkopo Heraklio por sin dediĉi al la gvido kaj kreskigo de la samtipa skolo en Surmara Cezareo.

Aktivecoj de la Aleksandria Skolo redakti

Pri la aktivecoj de la didaskaleiona Skolo de Aleksandrio oni ne posedas multajn dokumentojn, ŝajnas ke ĝia agado encentriĝis prefere sur esploroj kaj prelegoj tipe religiaj kaj apologiaj. Paralele kun tiuj aktivecoj estis instruo rilatanta al la sep liberaj artoj (gramatiko, logiko, astronomio, geometrio, muziko kaj matematiko]; sed la kvalito de tiuj instruoj ne estas koneblaj el la restintaj dokumentoj.

En la atento al la ĝenerala filozofio elstaris la hebreaj teologioj.

Kutime fakuloj pri la historio de la kristana kulturo atentigas alian karakterizon de tiu Skolo, plej rimarkiĝanta se komparata kun samtipa skolo de Antiokio: nome ĝia tendenco emfazi, en la ekzegeza interpretado de la bibliaj tekstoj, precipe principojn favorantajn la alegoriigon, ĉiam trovante kaŝitan signifon pli ol atentigi pri la gramatikan-historian aspekton de la teksto: kion, male, faris ĝuste la Antiokia kaj ekzegeza kaj katekiza Skolo. Tiu Skolo tamen daŭre oponis al gnostikismon, kies pribiblia interpreto tute ignoris la historian realecon por ĉion fleksi al sia ideologio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Evangelizado laŭstile de la Didaskaleion de Aleksandrio

Bibliografio redakti