Slovakio en la Somera Olimpiko 2020
sporta delegacio
La slovaka teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 41 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la slovaka teamo estis Zuzana Rehák-Štefečeková kaj Matej Beňuš dum la malferma ceremonio respektive Danka Barteková dum la ferma. La sportistoj atingis unu oran, 2 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 50-an rangon.
Slovakio en la Somera Olimpiko 2020 | ||||
Somera Olimpiko 2020 en Tokio | ||||
Flagtenanto: | Zuzana Rehák-Štefečeková kaj Matej Beňuš (malfermo) Danka Barteková (fermo) | |||
Sportistoj | 41 en 13 fakoj | |||
Medaloj rango: 50 |
Oro 1 |
Arĝento 2 |
Bronzo 1 |
Sume 4 |
Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Slovaka Olimpika Komitato.