Sociala subtenosocia subteno estas la percepto kaj fakto ke oni zorgas, havas disponeblan helpon el aliaj personoj, kaj ke oni estas parto de subtena socia reto. Tiuj subtenaj rimedoj povas esti emociaj (ekz., emocia helpo), tuŝebla (ekz., financa helpo), informa (ekz., konsilo), aŭ akompano (ekz., sento de aparteno) kaj netuŝebla (ekz. persona konsilo). Sociala subteno povas esti mezurita kiel percepto ke oni havas disponeblan helpon, fakte oni ricevas helpon, aŭ laŭ la grado laŭ kiu persono estas integrata en socia reto. Subteno povas veni el multaj fontoj, kiaj familio, amikoj, maskotoj, najbaroj, kolegoj, organizaĵoj ktp. La sociala subteno havigita de registaro estas ofte aludita kiel publika helpo.

Maljunulo ĉe maljunulejo en Norvegio dum Kristnasko.

Sociala subteno estas studita pere de ampleksa gamo de fakoj kiaj psikologio, medicino, sociologio, flegado, publika sano, kaj sociala laboro. Sociala subteno estas ligata al multaj profitoj kaj por fizika kaj por mensa sanoj, sed sociala subteno ne ĉiam estas bonfartiga.

Oni proponis du ĉefajn modelojn por priskribi la ligilojn inter sociala subteno kaj sano: la stoka hipotezo kaj la rektefika hipotezo.[1] Troviĝas ankaŭ seksaj kaj kulturaj diferencoj en sociala subteno.

Notoj redakti