Sodankylä
Sodankylä (samee Soađegilli) estas komunumo en la Laponia provinco de Finnlando, mallonge en finna Laponio. Sodankylä estas la dua komunumo de Finnlando laŭ areo, sed havas malgrandan loĝantaron (denseco nur 0,8 loĝantoj /km²). En norda parto de Sodankylä loĝas ĉirkaŭ 130 sameoj. Ekde 1986 en Sodankylä okazas ĉiujare filmofestivalo: Filmofestivalo de Meznokta suno.
Sodankylä - Soađegilli | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.sodankyla.fi | |
Provinco | finna Laponio |
Fondita | 1747 |
Areo | 12 415,26 km² |
Loĝantaro | 9 210 |
Finnlingvaj | 98,2% |
Svedlingvaj | 0,1% |
Baraĵlago Lokka kaj Baraĵlago de Porttipahta estas baraĵlagoj en komunumo Sodankylä. Kanalo de Vuotso kontaktas ilin.