Sofito en arkitekturo estas termino uzata por priskribi eksteron aŭ internon de arkitektura elemento; ĝenerale ĝi signifas la subaĵon de ajna konstruelemento. Por ekzemple strukturo kiu plenigas la spacon inter la plafono kaj la pinto de skatoloj muntitaj sur muro estas nomata sofito, kiel la materialo kiu konektas eksteran muron al la rando de tegmento sub la kornico.

Sofito subkornica en domo de Norda Florido, Usono. En tiu ekzemplo la sofito havas truetojn por aerumigi la subtegmenton kaj utilas por pendi el ĝi lampojn.

Etimologio redakti

Sofito derivas el france soffite, formita kiel plafono; kaj rekte el suffictus por suffixus, latine suffigere, fiksita sube). Laŭ Francisko Azorín sofito estas Malsupra faco de elstara arkitektura elemento.[1] Li indikas saman etimologion el la latina sub-fixus, suffixus, suffictus (suba fiksaĵo).[2]

Sofitoj en hejmoj kaj oficejoj redakti

En arkitekturo, sofito priskribas la subaĵon de ajna konstruelemento.

Ekzemploj de sofitoj povas esti jenaj:

  • la subaĵo de arkoarkitravo (subtenita de pilieroj aŭ kolonoj)
  • la subaĵo de ŝtupareca spaco, sub la klasika entablemento
  • la subaĵo de projekcia kornico, aŭ flanko de kameno
  • la subaĵo de plafono kiu plenigas la spacon sub la kuirejaj ŝranketoj, ĉe la angulo de plafono kaj muro
  • la subaĵo de oficeja plafono kie la plakoj (ĝenerale gipsaj) pendas
  • la eksponita subaĵo de ajna ekstera elstaraĵo de sekcio de tegmento
  • la muro sur kiu oni metas laŭtparolilojn en registreja studio
  • la skatolejo por munti aerumilon por kuirejo sub dekliva aŭ alta plafono[3]

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 187.
  2. Azorín, samloke.
  3. Range Hood Installation Under Sloped / High Ceiling. Futuro Futuro. Alirita 15a de Novembro 2012.

Vidu ankaŭ redakti