Sojourner estas robota esplorsondilo kiu surmarsiĝis la 4an de Julio, 1997,[1] en la regiono Ares Vallis de Marso. Sojourner estis funkcianta en Marso dum 92 suntagoj (95 tagoj). La esplorilo estis la unua radohava vehiklo kiu veturis sur alia planedo ekster Tero, kaj estis parto de la misio Mars Pathfinder.[2] Ĝi havis antaŭan kaj malantaŭan kameraojn kaj aparataro por konduki kelkajn sciencajn eksperimentojn. Desegnita por misio daŭrantan 7 suntagojn, kun ebla etendo al 30 suntagoj,[3] ĝi estis finfine aktiva dum 83 suntagoj (85 tagoj de la Tero). La esplorilo komunikis kun la Tero tra la baza stacio de Pathfinder, kiu havis sian lastan sukcesan komunikan sesion kun la Tero je la 3:23 a.t. PDT en la 27a de Septembro, 1997.[1][4] La lasta signo ricevita el la esplorilo okazis en la mateno de la 7a de Oktobro, 1997.[5] La misio de Sojourner formale finiĝis kvar monatojn poste nome la 10an de Marto, 1998, post elĉerpiĝo de pluaj ebloj.

Sojourner studas la rokon «Ĝogi».
Sojourner antaŭsende.
La Marsa ŝtono Yogi fotita de Sojourner

Sojourner veturis distancon de ĝuste pli ol 100 m ĝis la komunikeblo perdiĝis.[6] Ties fina konfirmita ordono estis resti stacie ĝis la 5a de Oktobro, 1997, (91a suntago) kaj poste veni ĉe la surmarsigilo,[7] kvankam ne estas indiko, ke ja ĝi kapablis fari tion.

Tiu rover (esplorveturilo), estis nomita Sojourner honore al la aktivulino por la civilaj rajtoj Sojourner Truth, kaj havis pezon de nur 10,6 kg; ĝi iĝis la unua rover kiu funkciis ekster la sistemo Tero-Luno.[8]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Nelson, Jon. Mars Pathfinder / Sojourner Rover. NASA. Arkivita el la originalo je 2014-02-19. Alirita 2a de Februaro 2014.
  2. Siddiqi, Asif A.. (2018) Beyond Earth: A Chronicle of Deep Space Exploration, 1958–2016, The NASA history series. Washington, DC: NASA History Program Office. SP2018-4041. ISBN 9781626830424.
  3. "Mars Pathfinder FAQs - Sojourner".
  4. Mars Pathfinder - Mars - Sol 86 Images.
  5. Mars Pathfinder - Mars - Sol 92 Images.
  6. Sojourner. Arkivita el la originalo je 20a de Marto 2015. Arkivigite je 2015-03-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-03-20. Alirita 2021-08-01.
  7. Mars Pathfinder - Mars - Sol 89 Images.
  8. «Mars Pathfinder, el primer vehículo que operó en la superficie de Marte». Arkivita el la originalo la 24an de septembro 2017. Konsultita la 30an de Julio 2021.

Literaturo redakti

  • A. Mishkin (2004). Berkeley Books (ed.). Sojourner: An Insider's View of the Mars Pathfinder Mission. ISBN 978-0-425-19839-1.
  • The Rover Team (1997). "The Pathfinder Microrover". J. Geophys. Res. 102 (E2): 3989–4001. Bibcode:1997JGR...102.3989M. doi:10.1029/96JE01922.

Eksteraj ligiloj redakti