(In My) Solitude estas ĵaza komponaĵo el la jaro 1934 de Duke Ellington.[1] La rajtojn por la pli malfrue verkita tekston tenas Irving Mills kaj Eddie DeLange.

La komponaĵo redakti

En la komponaĵo, kiu havas ĉefe maĵoran karakteron, eksonas etoso de gospelo. La balado havas la formon kaj kombinas lirikan, folklorecan melodion kun simplaj, reklinie paŝantaj harmonioj. Tamen la toniko estas nek elir- nek alir-punkto de la kanto.

Ekestohistorio redakti

„Solitude“ ekestis samtempe kun klasikaĵoj de Ellington kiel „In a Sentimental Mood“ aŭ „Ebony Rhapsody“ komence de la jaro 1934, verkita supozeble en hasto, por kontentigi la postulojn de la registradkunsidoj por sondiskoj, kiel supozas la biografo de Ellington, J. L. Collier. Li citas la bandestron: „Al mi mankis numero, kaj en dudek minutojn mi staranta verkis ĝin kontraŭ vitromuro en la studio de RCA Victor je Ĉikago.“ Kvankam la unua sonregistraĵo montras iomete de la hasto de la preparo, Irving Mills ekkonis la valoron de la titolo kaj verkigis tekston por ĝi. La disko fariĝis granda furoraĵo por la Orkestro Duke Ellington kaj ĝia plej sukcesa titolo el ĉi tiu tempo.

Efikohistorio redakti

Ellington surdiskigis la titolon „Solitude“ plurajn fojojn, sed nur en 1940 kiel kantversio kun Ivie Anderson, post kiam jam ekzistis kelkaj kantitaj versioj de la balado. Billie Holiday samtempe registrigis la kanton, akompanate de Roy Eldridge. Billy Eckstine, Ella Fitzgerald, Nina Simone, Helen Humes kaj multaj aliaj kantistoj interpretis la kanton „Solitude“. La instrumentaj versioj de Johnny Hodges (1951), Thelonious Monk (1955), Sonny Rollins kaj la surdiskigo de Ellington kaj Charles Mingus kaj Max Roach (Money Jungle 1963) estas aparte menciindaj. Cent miloj da notfolioj de ĝi estis venditaj, kaj ĝi estas unu el la klasikaj usonaj kantoj de la dudeka jarcento.

Literaturo redakti

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington. Genius des Jazz. Reviziita eldono. Ullstein, Berlino 1999, ISBN 3-548-35839-X (Ullstein 35839).
  • Hans Ruland: Duke Ellington. Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos, Gauting-Buchendorf 1983, ISBN 3-923657-03-X (Collection Jazz 2).

Eksteraj ligiloj redakti

Rimarkoj redakti

  1. Collier kritike rigardas la gravecon de Ellington kiel komponisto de multaj el liaj pecoj luditaj de li kaj lia orkestro kaj venas al la rezulto, ke „Solitude“ apartenas al la malmultaj kantoj, kiujn Ellington mem komponis kaj kiuj do ne baziĝas sur ideoj de liaj muzikistoj.