Okulvitra molanaso

(Alidirektita el Somateria fischeri)

La Okulvitra molanaso (Somateria fischeri) estas granda birdospecio de la grupo de maraj anasoj kiu reproduktiĝas en la marbordoj de Alasko kaj nordorienta Siberio. Estas malmultaj registroj de vintraj vagantoj en norda Norvegio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okulvitra molanaso
Okulvitraj molanasoj, masklo (antaŭe) kaj ino (malantaŭe)
Okulvitraj molanasoj, masklo (antaŭe) kaj ino (malantaŭe)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Somateria
Specio: S. fischeri
Somateria fischeri
(Brandt, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
nesto de Okulvitra molanaso
Somateria fischeri - MHNT

La kovrita nesto estas konstruita en tundro ĉe maro, foje en truoj kaj fendoj inter glacio, kaj la ino demetas 5–9 ovojn. Tiu specio plonĝas por krustuloj kaj moluskoj. La vintraj teritorioj estas malmulte konataj, sed satelita kontrolado kondukis al observado de grandaj aroj de birdoj ĉirkaŭ 100 km sudokcidente de la insulo de Sankta Laŭrenco en la Beringa Maro dum marto-aprilo. Tiu areo havas grandajn populaciojn de duvalvuloj en malsupraj kuŝejoj je profundoj de ĉirkaŭ 60 m kion la anasoj plonĝas por manĝi.

La Okulvitra molanaso estas iome pli malgranda ol la Komuna molanaso nome 52–58 cm longa. Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La masklo estas nekonfuzebla kun nigra korpo, blanka dorso kaj flavecverda kapo kun grandaj cirklaj blankaj okulmakuloj, kio havigas al la specio per komuna nomo, bordataj je nigro. La nigra bordo iome plilarĝiĝas en kolflanko kiel limo de la okulmakuloj super blanka areo subvanga kaj trafrunta. La beko estas flavoranĝa kaj kun tre longa bekobazo. Ripoze kaj dumnaĝe videblas nigraj la brusto, flankoj kaj ventro. La alvoko de la masklo estas milda kanteto, kaj tiu de la ino estas akra gakado.

La ino estas tre markata malhelbruna birdo, sed povas esti facile distingata el ĉiuj inoj de aliaj anasoj escepte el aliaj specioj de molanasoj laŭ grando kaj strukturo. La pli palbrunaj okulvitraj areoj videblas de proksime. Nematuruloj kaj maskloj en eklipsa plumaro estas similaj al inoj, sed tiuj havas iom blankecajn dorsojn.

Tiu holarktisa birdo estas listata en Usono kiel Federale Minacata Specio kaj oni ne rajtas ĉasi ĝin.[1]

La latina scienca nomo por la specio omaĝas la germanan scienciston Johann Fischer von Waldheim.

Referencoj redakti

[1]