Some Thoughts Concerning Education

Some Thoughts Concerning Education (Kelkaj pensoj pri edukado) estas eseo de 1693 pri la edukado de nobeloj verkita de la angla filozofo John Locke.[1] Dum ĉirkaŭ unu jarcento, ĝi estis la plej grava filozofia verko pri edukado en Anglio. Ĝi estis tradukita al preskaŭ ĉiu el la gravaj verkitaj eŭropaj lingvoj dum la 18-a jarcento, kaj preskaŭ ĉiu eŭropa verkisto pri edukado post Locke, kiel Jean-Jacques Rousseau, agnoskis ties influon.

Some Thoughts Concerning Education
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Locke
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro traktaĵo
vdr
Page reads "Some Thoughts Concerning Education. London, Printed for A. and J. Churchill, at the Black Swan in Pater-noster-row, 1693."
Titolpaĝo el la unua eldono de la verko de Locke Some Thoughts Concerning Education (1693).

En sia Essay Concerning Human Understanding (1690), Locke skizis novan teorion pri menso, asertante, ke la menso de nobeloj estas tabula rasa aŭ "blanka tabulo"; tio estas, ĝi ne enhavas denaskajn ideojn. Some Thoughts Concerning Education klarigas kiel oni eduku tiun menson uzante tri diferencajn metodojn: nome disvolvigo de sana korpo; formado de virta karaktero; kaj elekto de taŭga akademia studobjektaro.

Locke verkis la leterojn kiuj finfine iĝis Some Thoughts por aristokrata amiko, sed liaj konsiloj havis pli larĝan intencon, ĉar liaj edukaj principoj sugestis, ke iu ajn povas akiri la saman tipon de karaktero kiel la aristokratoj por kiuj Locke origine teorie intencis la verkon.

Referencoj redakti

  1. (1693) Some Thoughts Concerning Education, 1‑a eldono, A.and J. Churchill at the Black Swan in Paternoster-row.

Eksteraj ligiloj redakti