Sonatoj kaj partitoj por violono sola (Bach)

Unua sonato por violono sola: adaĝo (praskribaĵo el 1720)

La Sonaten und Partiten für Violine solo (BWV 1001–1006; eo: Sonatoj kaj partitoj por violono sola), originala titolo „Sei Solo. a Violino senza Basso accompagnato.“ estas ses verkoj de Johann Sebastian Bach, kiuj – tre malkutime por la epoko de sia ekesto – rezignas ĉian akompanadon per klavarinstrumento. La kolekto ampleksas tri sonatojn je kvar movimentoj kaj tri partitojn. Bach uzas en sia netskribo la ĝenronomojn „Sonata“ kaj „Partia“. Krome malkutima estas la polifonia skribmaniero, kiu generas plurvoĉecon sur ununura instrumento.

EkestoRedakti

Bach skribis la netskribaĵon en 1720 dum sia tempo kiel kapelmajstro en Köthen. Tamen nun oni supozas[1], ke almenaŭ kelkaj pruvversioj ekestis jam en Vajmaro (do ekde 1708 ĝis 1717). Bach evidente prenis kiel modelo la solopartitojn publikigitaj en 1696 de Johann Paul von Westhoff, kiu estis membro de la vajmara kortegokapelo.

La kajero enhavas la rimarkon „Libro Primo“ („unua libro“); estas nekonate, ĉu Bach rigardis la violonĉelsuitojn kiel la dua libro aŭ ĉu li volis verki pluajn komponaĵojn por violono sola aŭ eĉ verkis. Von Westhoff siaflanke publikigis je unu libro po ses sonatoj kaj ses suitoj.

Kiu estis la muzikisto, kiu unuafoje prezentis la Sonatojn kaj partitojn por violono sola, estas nekonate. Estis supozoj, ke estus la violonvirtuozoj Johann Georg Pisendel kaj Jean-Baptiste Volumier, ankaŭ supozata estas Joseph Spieß, koncertmajstro de la orkestro en Köthen, aŭ la pli ol kontentiga violonludanto Johann Sebastian Bach mem.

StrukturoRedakti

Kiel menciite, la ciklo ampleksas je tri sonatoj kaj tri partitoj. La sonatoj laŭas la formon de preĝeja sonato, konsistas do el po kvar movimentoj de la sinsekvo „malrapida, rapida, pli malrapida, pli rapida“, je kio la dua movimento pokaze estas kvarvoĉa fugo.

Partitoj estas kolektoj de dancoj. Ne en ĉiuj oni trovas la tipan grupigon de la normdancoj alemando, korento, sarabando kaj ĝigo: La unua partito anstataŭas la finalmovimenton per „Tempo di Borea“, la dua partito almetas ĉakonon, la verŝajne plej konata (kaj plej malfacila) movimento el ĉi tiu ciklo kaj samtempe verŝajne la plej fama ĉakono entute. La tria partito estas la plej libere formita kun la francaj mododancoj „Loure“, „Gavotte“, „Menuet“ kaj „Bourrée“.

EfikohistorioRedakti

Unuopajn verkojn Bach poste ankaŭ aranĝis por liuto, klaviceno aŭ orgeno. La unuan movimenton de la partito E-maĵora li transponis ankaŭ al D-maĵora, aranĝis ĝin por orgeno sola kaj almetis grande instrumentitan orkestron el arĉinstrumentoj, hobojoj colla parte, tri trumpetojn kaj timbalojn – ĉi tiu aranĝaĵo formas la enirsimfonion de kantato 29 „Wir danken dir, Gott“.

Ferdinand David prespublikigis la sonatojn kaj partiojn unuafoje en 1843. Joseph Joachim sonregistris partojn el ili unuafoj en 1903, la juna violonvirtuozo Yehudi Menuhin sonregistris la kompletan verkon meze de la 1930-aj jaroj. Ĉefe Ferdinand David famigis ĉi tiujn verkojn, foje ankaŭ kun pianakompanaĵo improvizita far Felix Mendelssohn Bartholdy. Stimulite de tio, Robert Schumann komponis similajn pianakompanaĵojn.

Johannes Brahms faris pianaranĝaĵon de la ĉakono d-minora por la maldekstra mano, la versio de Ferruccio Busoni por ambaŭ manoj finfine fariĝis la plej fama kaj ankaŭ plej virtuoza pianoversio. Tiujn du antaŭis du aranĝaĵoj por solopiano kaj por orkestro de Joachim Raff, kiu transskribis ankaŭ aliajn movimentojn el la partitoj por piano. Jam la lernanto de Bach, Johann Friedrich Agricola, raportis en 1775: „Ilia verkinto mem ofte ludis ilin sur klavikordo kaj aldonis tiom da harmonio, kiom li opiniis necesa.“

La unuopaj verkojRedakti

Sonato 1 g-minora, BWV 1001Redakti

  • Adagio c g-minora
  • Fuga (Allegro) c g-minora
  • Siciliana 12/8 B♭-maĵora
  • Presto 3/8 g-minora

Partito 1 b-minora, BWV 1002Redakti

  • Allemanda c b-minora
    - Double ¢ b-minora
  • Corrente 3/4 b-minora
    - Double 3/4 Presto b-minora
  • Sarabande 3/4 b-minora
    - Double 9/8 b-minora
  • Tempo di Borea ¢ b-minora
    - Double ¢ b-minora

Sonato 2 a-minora, BWV 1003Redakti

  • Grave c a-minora
  • Fuga 2/4 a-minora
  • Andante 3/4 C-maĵora
  • Allegro c a-minora

Partito 2 d-minora, BWV 1004Redakti

  • Allemanda c d-minora
  • Corrente 3/4 d-minora
  • Sarabanda 3/4 d-minora
  • Giga 12/8 d-minora
  • Ciaccona 3/4 d-minora

Sonato 3 C-maxjora, BWV 1005Redakti

  • Adagio 3/4 C-maxjora
  • Fuga ¢ (Alla breve) C-Dur
  • Largo c F-maĵora
  • Allegro assai 3/4 C-maxjora

Partito 3 E-maĵora, BWV 1006Redakti

  • Preludio 3/4 E-maĵora
  • Loure 6/4 E-maĵora
  • Gavotte en Rondeaŭ ¢ E-maĵora
  • Menuet I 3/4 E-maĵora
    - Menuett II 3/4 E-maĵora
  • Bourrée 2 E-maĵora
  • Gigue 6/8 E-maĵora

ReferencojRedakti

  1. Christoph Wolff, Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5


Eksteraj ligilojRedakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Sonaten und Partiten für Violine solo (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3198531 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)