Sonic the Hedgehog 2 (filmo)
Sonic the Hedgehog 2' estas ago-aventura komedia filmo aperinta en 2022 kaj bazita sur la samnoma videoludserio publikigita de Sega. Ĝi estas la daŭrigo de Sonic the Hedgehog (2020).
Sonic the Hedgehog 2 | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sonic the Hedgehog 2, Sonic 2 : Le Film |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 30 mar. 2022, 31 mar. 2022, 7 apr. 2022, 8 apr. 2022, 1 apr. 2022, 6 apr. 2022, 14 apr. 2022, 21 apr. 2022, 22 apr. 2022, 3 maj. 2022, 10 jul. 2022, 19 aŭg. 2022, 23 sep. 2022 |
Ĝenro | komedia filmo, agfilmo, aventura filmo, aktora-movbilda filmo |
Kameraado | Brandon Trost |
Reĝisoro(j) | Jeff Fowler |
Produktisto(j) | Hitoshi Okuno |
Scenaro | Patrick Casey • Josh Miller |
Loko de rakonto | Havajo |
Muziko de | Junkie XL |
Rolantoj | Jim Carrey • James Marsden • Tika Sumpter • Adam Pally • Natasha Rothwell • Lee Majdoub • Shemar Moore |
IMDb | |
La filmo estis direktita de Jeff Fowler kaj skribita de Pat Casey, Josh Miller kaj John Whittington. La aktoroj Ben Schwartz, Jim Carrey, James Marsden, Tika Sumpter, Natasha Rothwell, Adam Pally kaj Lee Majdoub reprenis siajn antaŭajn rolojn.
La filmo sekvas Sonic kiu, post ekloĝado en Green Hills, volas pruvi ke li kapablas fariĝi kontraŭkrima heroo. Lia granda testo alvenas kiam la malbona kuracisto Robotnik revenas, kune kun sia nova akompanulo Knuckles, serĉante la altvaloran Majstron Smeraldon. Sonic formas teamon kun Tails por trovi la smeraldon antaŭ ol ĝi falas en malĝustajn manojn.