Sophie de Choiseul-Gouffier
Sophie de Choiseul-Gouffier, litove Sofija Tyzenhauzaitė de Šuazel-Gufjė, estis german-litova verkistino, kiu devenis el la familio von Tiesenhausen de germanaj baltoj. En 1818 ŝi en Litovio geedziĝis al Antoine Louis Octave de Choiseul-Gouffier, franca nobelulo en servo de Napoleono Bonaparte, kiu post la franca invado de Rusio en 1812 restis en Litovio kiel posedanto de kavalira bieno kaj urbeto Plateliai. Parolante france en la juna familio, ŝi skribis en la franca lingvo, verkis pri la vivo de nobelaj virinoj en sia tempo, membroj de la kerna parto de la eksa Grandduklando Litovio, en 1795 aneksita al la Rusia Imperio kaj poste en kulturaj tensioj inter rusigaj, poligaj kaj francigaj influoj. Kvankam ŝi verkis nur franclingve, pri Litovio, ŝi konsideriĝas unu de unuaj litovaj virinaj verkistoj. Ŝia unua libro aperis en 1818, la jaro de ŝia geedziĝo.
Sophie de Choiseul-Gouffier | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1789 en Lida |
Morto | 28-an de majo 1878 (88-jara) en Nico |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Familio | |
Patro | Ignacy Tyzenhauz |
Patrino | Marianna Przezdziecka |
Edz(in)o | Antoine Louis Octave de Choiseul-Gouffier |
Okupo | |
Okupo | romanisto • memuaristo |