Sotillo del Rincón

municipo en Hispanio

Sotillo del Rincón [soTIljo delrinKON] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco kaj en subkomarko El Valle y La Vega Cintora. La loknomo Sotillo del Rincón estas etimologie komprenebla kiel Bosketo de la Angulo.

Sotillo del Rincón
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 185  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 2° 36′ U (mapo)41.933055555556-2.5997222222222Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 36′ U (mapo) [+]
Alto 1 100 m [+]
Areo 60,54 km² (6 054 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sotillo del Rincón (Provinco Sorio)
Sotillo del Rincón (Provinco Sorio)
DEC
Sotillo del Rincón
Sotillo del Rincón
Situo de Sotillo del Rincón
Sotillo del Rincón (Hispanio)
Sotillo del Rincón (Hispanio)
DEC
Sotillo del Rincón
Sotillo del Rincón
Situo de Sotillo del Rincón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sotillo del Rincón [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de Sotillo del Rincón en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 60,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 178 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 31 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Aldehuela del Rincón, Molinos de Razón kaj Sotillo del Rincón

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 6 048 hektarojn, nome 100% de la teritorio kaj Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 5 211 hektarojn, nome 86% de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Molinos de Razón. Dum tiu epoko la nomo ŝanĝiĝis el Sotillo al Sotillo del Rincón. En la 1a de junio 1970 la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Aldehuela del Rincón.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kun gotikaj elementoj kaj romanika baptujo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti