Sotragero
Sotragero [sotraĤEro] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.
Sotragero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09197 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 296 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 49 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 25′ N, 3° 43′ U (mapo)42.409722222222-3.7130555555556Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 853 m [+] | ||
Areo | 6 km² ( 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sotragero [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,490 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 289 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj atingis 300 loĝantojn.
Ĝi distas 8 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Sotragero formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833, kiel registrita en la Censo de Floridablanca de 1787. estis reĝlanda jurisdikcio kun vicurbestro.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj ĉefe funkciado kiel dormurbo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.
Demografia evoluo
redakti1887 | 1897 | 1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 | 2011 | 2021 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
241 | 237 | 253 | 268 | 268 | 272 | 266 | 234 | 237 | 173 | 146 | 122 | 164 | 281 | 289 |