Sovaĝiĝinta ĉevalo

(Alidirektita el Sovaĝiĝintaj ĉevaloj)

Sovaĝiĝinta ĉevalo estas libervaganta ĉevalo de aldomigita praularo. Tiele, sovaĝiĝinta ĉevalo estas ne natura animalo en la senco de animalo sen aldomigita praularo. Tamen, kelkaj populacioj de sovaĝiĝintaj (naturaj) ĉevaloj estas administrataj kiel naturo, kaj tiu ĉevaloj estas ofte populare nomitaj "sovaĝaj" ĉevaloj. Sovaĝiĝintaj ĉevaloj estas descendintaj el aldomigitaj ĉevaloj kiuj fuĝis aŭ estis intence liberigitaj en naturo kaj restis tie por survivo kaj reproduktado. Aparte for el homoj, laŭlonge de la tempo, la modeloj de kondutoj de tiuj animaloj revenas al kutimaro pli simila al tiu de sovaĝaj ĉevaloj. Kelkaj ĉevaloj kiuj vivas en sovaĝiĝinta kondiĉo sed povas esti foje kontrolitaj aŭ administritaj fare de homoj, partikulare se ili estas privataj posedaĵoj, estas referencataj kiel "duonsovaĝaj".

Sovaĝiĝinta ĉevalo en Pentland Hills, Skotlando
Sovaĝiĝintaj poneoj Chincoteague sur insulo Assateague, Virginio
Sovaĝiĝintaj ĉevaloj de Namibo
Sovaĝiĝintaj ĉevaloj en la valo Tule, Utaho

Sovaĝiĝintaj ĉevaloj vivas en grupoj nomataj bando, grego, haremo (ĉar estas dominanta masklo), aŭ ĉevalaro. Aroj da sovaĝiĝintaj ĉevaloj, kiel tiuj de sovaĝaj ĉevaloj, estas kutime formataj de malgrandaj bandoj kondukitaj de dominanta ĉevalino, enhavanta aldonajn ĉevalinojn, ties ĉevalidoj, kaj nematuruloj de ambaŭ seksoj. Estas kutime unu maskla virĉevalo, kvankam foje kelkaj malpli dominantaj maskloj povas resti kun la grupo. Ĉevalaroj en naturo estas priskribitaj plej bone kiel grupoj de kelkaj malgrandaj bandoj kiuj kunhavas komunan teritorion. Bandoj estas kutime malgrandaj, tiom malgrandaj kiom el 3 al 5 animaloj, sed foje de ĉirkaŭ dekduo. La formado de ĉevalaroj ŝanĝas dum la tempo ĉar junaj animaloj estas forigitaj el la aro kie ili naskiĝis kaj ariĝas al aliaj gregoj, kaj ankaŭ foje junaj maskloj defias la pli aĝajn masklojn por akiri dominadon. Tamen, en difinite fermita ekosistemo kiaj ĉe la izolataj rifuĝejoj en kiuj plej sovaĝiĝintaj ĉevaloj vivas nuntempe, por elteni genetikan diversecon la minimuma grando por eltenebla libervaganta populacio de ĉevaloj aŭ azenoj estas 150–200 animaloj.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti