Sovetunio en la Somera Olimpiko 1972

La sovetunia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno havis 371 sportistojn. Ili partoprenis en 22 fakoj. Flagtenanto de la sovetunia teamo estis Aleksandr Medved. La sportistoj atingis 50 orajn, 27 arĝentajn kaj 22 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 1-an rangon.

Aleksandr Medved, flagoteninto kaj ormedalinto en Munkeno
Sovetunio en la Somera Olimpiko 1972
Somera Olimpiko 1972 en Munkeno
Flagtenanto:  Aleksandr Medved
Sportistoj 371 en 22 fakoj
Medaloj
rango: 1
Oro
50
Arĝento
27
Bronzo
22
Sume
99
vdr

La Sovetunia teamo en tiu jaro gajnis 50 ormedalojn, kaj estis la senkonkurence plej forta el ĉiuj naciaj teamoj, kiam hejme en Sovetunio festiĝis la 50-jariĝo pri la kreado de Sovetunio. Tiu simbolismo plaĉis al la sovetuniaj ŝtatgvidantoj en Moskvo.[1]

Referencoj redakti

  1. ruslingva artikolo XX Летние Олимпийские игры в Мюнхене - история Летних игр okaze de la Arkivigite je 2022-05-22 per la retarkivo Wayback Machine Somera Olimpiko 2020, al kiu rusa teamo ne estis permesita, sed unuopaj rusaj sportistoj laŭ rekomendo de la nacia olimpika komitato tamen jes, pri la komplika amrilato inter Rusio kaj la sporta evento.


 
la teamo en la malferma ceremonio