Space Seed (trad. Kosma semo) estas la dudek-dua epizodo de la unua sezono de la usona televidserio Star Trek. Verkita de Gene L. Coon kaj Carey Wilber kaj reĝisorita fare de Marc Daniels, ĝi unue elsendiĝis la 16-an de februaro 1967.

Space Seed
Star Trek episode • verko • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Space Seed
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16 feb. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Marc Daniels • Gene Roddenberry
Scenaro Gene L. Coon • Carey Wilber
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Mutara sector
Rolantoj Ricardo Montalbán • William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • Nichelle Nichols • Bill Blackburn
IMDb
vdr

En la epizodo, "Enterprise" renkontas "dorman kosmoŝipon" SS Botany Bay tenanta 84 eŭgenike selektitajn superhomojn de la pasinta Tero, 72 ankoraŭ vivas. Ilia gvidanto, Khan Noonien Singh (Ricardo Montalbán) estis potenca diktatoro dum estintaj eŭgenikaj militoj sur la Tero en la fino de 20-a jarcento. Li allogas leŭtenanton Marla McGivers (Madlyn Rhue) kaj provas, kun ŝia helpo, kontroli Enterprise'on, sed estas venkita. Li kaj sia kunularo estas metitaj sur dezerta, sed fertila planedo Ceti Alpha V.

"Kosma semo" estas rigardata unu el la plej bonaj epizodoj de la serio de Cinefantastique kaj IGN. La filmo de 1982 Star Trek II: The Wrath of Khan funkcias kiel sekvo de ĉi tiu epizodo. Referencoj al "Kosma semo" aperas en epizodoj de Star Trek: Deep Space Nine, Star Trek: Enterprise, kaj la 2013-filmo Star Trek In Darkness.

Eŭgenikaj militoj

redakti

La epizodo raportas por la unua fojo militojn kiuj okazis en la fikcia universo de Star Trek titolitaj "La Eŭgenikaj militoj" ku okazus inter 1992 kaj 1996. Laŭ la libro Star Trek Chronology, ĉi tiu estas unu el la ĉefaj malsamoj inter nia universo kaj tiu de Star Trek.[1].

Tiu milito estos menciita denove en epizodo de la animacia serio Star Trek nomata "La Eterna Vulkano" kie klonsciencisto de tiu tempo, la Dr. Stavos Keniclius, faras sian aperon.

En la derivita serio Star Trek: Deep Space Nine la rolulo Dr. Julian Bashir rilatas al la eŭgenikaj militoj, tamen oni mencias plurajn fojojn (same kiel en la filmo Star Trek: First Contact), ke la eŭgenaj militoj okazis en 2050 anstataŭ la dato menciita en origina serio.

Deveno

redakti

La baza intrigo estis origine kreita fare de Wilber por la televidserio Captain Video kaj His Video Rangers, kiu prezentis homojn de Antikva Grekio, kiuj estis konservitaj per kriogeno kaj resurektitaj. Dum la koncepto kaj scenarigado de la epizodo multaj ŝanĝoj estis faritaj kiel produktisto Bob Justman sentis, ke ĝi estus tro multekosta filmon. Malgraŭ tio, kaj pro la subteno de NBC-ekzekutivoj, Justman donis serion da notoj al Wilber por ke li refaru la proponon. Fine tio estis pasita al Gene L. Coon por revizii, kaj la fina projekto ankaŭ estis reviziita de serioj-kreinto Gene Roddenberry. Ĉi tiuj revizioj inkluzivas la idiotigecon de la krimuloj ĉe la fino de la epizodo, kaj la ŝanĝo de la primara villano de nordia karaktero al sikh. Roddenberry provis reklami la primarajn kreditojn por "Spaco-Semo", peton, kiu estis malakceptita de la Writers Guild of America.

Referencoj

redakti