Ŝablono-Diskuto:Citaĵo el libro


Latest comment: antaŭ 8 jaroj by Pino~eowiki in topic Alirdato

La parametroj personnomo (kun duobla "n") kaj familinomo uzas vortumojn tute nekutimajn en parola aŭ literatura Esperanto. Estas nenia teknika kialo ne uzi la kutimajn formojn "persona nomo" kaj "familia nomo" - parametroj tute povas trakti intervortan spacon. Provizore bonos aldoni po ambaŭ alternativojn en la ŝablona sintakso (kaj "personnomo" kaj "persona nomo", kaj "familinomo" kaj "familia nomo"), sed la dokumentado proponu la pli lingve uzatan formon kaj en dua paŝo principe eblus anstataŭigi la pli nekutimajn parametrojn al la pli kutimaj en artikoloj, se iu pretas fari tiun laboron. Laŭ nuna paĝo la ŝablono uzatas en ekzakte 180 paĝoj, tiu nombro ankoraŭ superrigardeblas - la evitinda kaj fremdlingva ŝablono "cite book" tamen ankoraŭ uzatas en pli ol 1100 artikoloj: la parametroj do estu en lingve kutima formo, antaŭ ol la ŝablona uzo forte kreskos. ThomasPusch (diskuto) 19:42, 19 Mar. 2013 (UTC)

PS: Ankaŭ cetere la ŝablono estas malpli esperantlingva ol ĝi ŝajnas je unua rigardo. Bonus investi plian tempon por vere finadapti ĝin al lingve senproblema uzo en la esperantlingva vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 19:42, 19 Mar. 2013 (UTC)

Konsiderante laŭeblan pliproksimiĝon de la tre parencaj ŝablonoj {{citaĵo de libro}}, {{citaĵo el la reto}} kaj {{citaĵo el gazeto}}, mi proponas ke {{citaĵo de libro}} prefere iĝu {{citaĵo el libro}} (kompreneble kun alidirektigoj, por ke neniu ŝablonuzo difektiĝu). Krome por plia unuecigo la parametro "aŭtorligilo", kiu en la aliaj du ŝablonoj nomiĝas "aŭtoroligilo", prefere ankaŭ alprenu tiun unuecan formon, kvankam lingve kompreneble la formoj "aŭtorligilo" kaj "aŭtoroligilo" same ĝustas (kaj same nekutimas en normala, parola lingvaĵo...) - gravas tamen havi unu parametronomon.

ThomasPusch (diskuto) 22:30, 19 Mar. 2013 (UTC)

Alirdato

La alirdato de citaĵo al presita libro tute ne gravas, kaj kredas mi, ke oni devus forigi ĝin de la ŝablono. Ĉu opinioj? —LLarson (dirita & farita) 01:48, 25 maj. 2016 (UTC)Reply

Estus interesa scii antaŭe, ĉu iu artikolo uzas tiun kampon. ~nmaia d 02:24, 25 maj. 2016 (UTC)Reply
La informo tute ne gravas (kaj ĝia uzo estas certe malmulta uzata kaj sen utila). La lua ŝablono {{libro}} ne uzas ĝin. --pino (diskuto) 07:08, 25 maj. 2016 (UTC)Reply
@nmaia: Kredas mi, ke eble ĉirkaŭ 51 artikoloj uzas tiun ŝablonon, kaj notas la momenton, kiam la libro estis alirita[1], se mi ĝuste konstruis tiun fuŝaĉan ligilon. —LLarson (dirita & farita) 02:30, 26 maj. 2016 (UTC)Reply
@nmaia kaj @pino: La ŝablono do devus silente malakcepti kaj kaŝi tielan enigon, ĉu ne? —LLarson (dirita & farita) 02:30, 26 maj. 2016 (UTC)Reply
Bone, mi favoras la forigon de tiu kampo, do. ~nmaia d 03:30, 26 maj. 2016 (UTC)Reply
Ankaŭ mi aprobas forigi la parametron kaj ne afiŝi eraran mesaĝon. --pino (diskuto) 15:33, 26 maj. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Citaĵo el libro".