Satelita ŝtato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Satelita ŝtato''', aŭ laŭ pli malnova vorto (por ŝtatoj de la antikvo kaj mezepoko) '''vasaloŝtato''' estas nomigo por pli eta ŝtato, kiu troviĝas en depe...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Satelita ŝtato''', aŭ laŭ pli malnova vorto (por ŝtatoj de la [[antikva epoko|antikvo]] kaj [[mezepoko]]) '''vasaloŝtato''' estas nomigo por pli eta ŝtato, kiu troviĝas en dependa rilato de pli granda ŝtato. Ofte satelitaj ŝtatoj nur formale estas suverenaj, sed praktike politike dominiĝas de la pli forta ŝtata organismo. Klasikaj ekzemploj de la [[20-a jarcento]] estas ekzemple la ŝtatoj, kiuj dum la periodo de la [[Dua Mondmilito]] estas sub kontrolo de [[Nazia Germanio]] aŭ [[Italio]], sed formale restis suverenaj ([[Francio de Vichy]], [[SLovakioSlovakio]], [[Kroatio]], [[Montenegro]]), aŭ la ŝtatoj de la [[Varsovia pakto]], kies politiko grandparte dominiĝis fare de [[Sovetunio]].
 
La vorto uzas la bildon de [[satelito]], do de eta natura aŭ artefarita ĉiela korpo, kiu troviĝas en la [[gravito]] de pli granda [[planedo]], cirkulas ĉirkaŭ ĝi kaj devas moviĝi laŭ la vojo de la granda ĉiela korpo.
 
La koncepto ne estas nova: Ekde kiam dum la homa historio ekestis [[ŝtato]]j kaj poste [[imperio]]j, ankaŭ ekestis vasaloŝtatoj (samkiel [[feŭdismo|feŭdismaj]] regantoj havis malpli fortajn [[nobelo]jn, kiuj estis ligitaj al ili kiel [[vasalo]]j). Ofte la imperioj unue venkis malamikan ŝtaton en milito kaj reduktis ĝin al vasaloŝtato dependa de la propra regno, por tamen poste en dua milito konkeri la vasaloŝtaton, neniigi ĝin kaj [[ekspansio|ekspansie]] integrigi la teritorion en la propran regnon. Tiun sorton ekzemple havis la [[Punikoj|Punika Imperio]] ĉirkaŭ la urbo [[Kartago]], kiu estis potenca mararmea ŝtato, ĝis ĝi per malvenko de la [[Dua Punika Milito]] dum la jaro [[-201]] iĝis vasaloŝtato de la [[Romia Imperio]], kaj tamen 55 jarojn poste dum la [[Tria Punika Milito]] esti tute konkerita fare de la imperio de Romo.
 
[[da:Satellitstat]]
[[en:Satellite state]]
[[es:Estado satélite]]
[[it:Stato satellite]]
[[ja:衛星国]]
[[nl:Satellietstaat]]
[[no:Vasallstat]]
[[ro:Stat satelit]]
[[sr:Satelitska država]]
[[sv:Satellitstat]]
[[zh:卫星国]]
 
 
[[da:Satellitstat]]