Spajro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
'''Spajro''' laŭ [[PIV]] estas la turpinto (ĝenerale) de kristana preĝejo aŭ [[katedralo]]. Temas pri konusa aŭ piramida strukturo pinte de konstruaĵo foje ankaŭ de nereligia signifo. Etimologie, la vorto devenas de la [[angla lingvo|angla vorto]] ''spire'' surbaze de ''spear'' ([[lanco]]) kaj pli frue de la [[anglosaksa lingvo]], kaj '''ne''' rilatas al la vorto [[spiro]] el la [[latinidaj lingvoj]], ĉeesta ankaŭ en la vortoj [[inspiro]] aŭ [[spirito]].
 
Simbole, spajroj havas du funkciojn. La unua estas proklami potencon. La spajroj, kiuj iel militece memorigas pri la pintoj de [[lanco]]j, donas la impreson de forto.
La dua estas gvidi la rigardon supren al la ĉielo, kaj simbole al la koncepto pri dio. Tiu dua funkcio estas la kaŭzo, kial tiom da spajroj asociiĝas kun religiaj konstruaĵoj. Spajro sur kristana preĝejo aŭ katedralo tamen ofte ne nur estas simbolo de pieco, sed ankraŭ konsideriĝas simbolo pri la ekonomia prospero de la religia komunumo, kiu posedas la konstruaĵon.
 
Kiel arkitektura ornamaĵo, spajroj plej ofte troveblas sur kristanaj preĝejoj, kie ili kronas la preĝejan (ofte sonorilan) turon. Se supre de preĝeja spajro troveblas kruco, la preĝejo kutime apartenas al al [[romie katolika eklezio|romie katolika]] aŭ alia antaŭ-[[reformacio|reformacia]] kristana eklezio. En la foto pri la religia centro de la Universitato [[Lancester]] dekstre certe, unue planiĝis ke ĉiuj tri spajroj supre havu krucon, por rememorigi pri la mortoloko de [[Jesuo]], la monto [[Golgoto]] apud [[Jerusalemo]]. La kristana centro estas [[ekumeno|ekumena]], kun [[anglikana eklezio|anglikana]]/[[metodista eklezio|metodista]] kaj [[romie katolika eklezio|romie katolika]] kapeloj, sed fine ankoraŭ aldoniĝis [[koŝera]] kuirejo kaj salonoj por kunvenoj de [[islamanoj]], [[budhanoj]], [[judoj]] kaj anoj de pliaj religioj; tial fine la tria kruco konvertiĝis al simpla metala pinto, montranta en la ĉielon kaj simboliganta la tiujn anojn de diversaj religioj.
 
Dum la arkitektura epoko de [[Gotiko]], la kristanaj preĝejoj iĝis ĉiam pli imponaj kaj konsideriĝis "religiaj [[fortikaĵo]]j, kaj sekve iĝis kutimo konstrui ilin kun pluraj spajroj.
 
Nuntempe, la plej larĝa spajro, kiu estas parto de la arkitekturo de alia konstruaĵo, estas la pinto de la nova turo "Q1" en [[Gold Coast (Kvinslando)|Gold Coast]] en [[Kvinslando]] ([[Aŭstralio]]).
 
Spajroj tamen ankaŭ ekzistas kiel memstaraj strukturoj. Kiam ŝtatanoj de okcidenta eŭropo konatiĝis kun la kulturo de [[antikva Egiptio]] kaj entuziasmiĝis pri ĝi komence de la 19-a jarcento, en multaj urboj de Eŭropo estis starigitaj egiptaj obeliskoj. Kiam originaj obeliskoj povis esti importitaj (ekzeple al [[Londono]] aŭ [[Novjorko]], oni tiel faris, sed en aliaj lokoj (ekzemple la [[Vaŝingtona monumento]] en la usona ĉefurbo) oni simple konstruis novajn, kaj parte aparte altajn, obeliskojn. Dum la modernismaj movadoj de la 20-a jarcento, oficejaj turdomoj ekestis en ĉiuj grandaj metropoloj de la mondo, kaj multaj el ili kronigixs per spajro.
 
[[Kategorio:Arkitekturo]]