Josef Augusta: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:59, 7 aŭg. 2007

Josef AŬGUSTA (* 17an de marto 1903 en Boskowitz; † 4an de februaro 1968 en Prago) estis ĉeĥa paleontologo.


Biografio

AŬGUSTA estis filo de financofististo. Li lernis en gimnazi de Boskovice kaj poste studis en la MASARYK-universitato, Brno. Dum studado kaj post li ĝis 1931 li estis tie asistanto en la Brnoa geologia instituto. Ekde 1932 li instruis en la lernejo de Oels, sed jam post unu jaro ŝanĝis al Karla universitato, Prago. 1939 li titoliĝas profesoro kaj – dum dua mondmilito la universitato ne deĵoris – laboras en la ŝtata prigeologia instituto. Post fino de la milito li revenas al la universitato, instruas tie ĝis 1968 kaj estas 1957 – 1959 dekano de la geologia-geografia fakultato.


Esplorfakoj

AŬGUSTA ĉefe pritraktis la esploron de kaj bestoj kaj plantoj el perm-epoko. Li famiĝis per la popularscienca laborado pri palentologio, stratigrafio kaj geologio.


Verkoj

AŬGUSTA liveris al la ĉeĥa pentristo Zdeněk BURIAN modelojn pri praepokaj terenoj kaj dinosaxuroj, parte ankaŭ mem skizis. Komune ambaŭ kreis rekonstruaĵojn pri paleontologiaj temoj. Iliaj verkoj libroforme ankaŭ eksterlande eldoniĝis.

Krome li verkis pli ol 120 sciencajn pritraktaĵojn kaj estis scienca konsildonisto por la filmo »Vojaĝo al praepoko« (»Cesta do pravěku«, 1955) de la reĝisoro Karel ZEMAN.


Verkoj

Ĉeĥlingvaj:

  • »Divy prasvěta«, 1942
  • »Draci a obři«, 1947
  • »Hlubinami pravěku«/»Z hlubin pravěku«, 1956
  • » Karpatský jelen a jeho rod«, 1942
  • »Lovci jeskynních medvědů«, 1947
  • »Naše ZOO«, 1955
  • »Opolidé a předlidé«, 1961
  • »Pravěké ptactvo«, 1949
  • »U pravěkých lovců«, 1971
  • »Úvod do všeobecné paleontologie«, 1936
  • »Z pradějin člověka«/»Z pradějin lidstva«/»Z pradějin tvorstva«, 1954
  • »Z vývojových a kulturních pradějin člověka«, 1957
  • »Zavátý život«, 1944
  • »Zrození Venuše«, 1960
  • »Ztracený svět«, 1948


Filmografio