Denizo de Parizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
== Vivo ==
[[Dosiero:Henri Bellechose 001.jpg|thumb|<center>Altara bildo el la jaro 1416 en la [[Baziliko de Saint-Denis]]: la lasta komunio kaj martiro de la sankta Denizo]]
 
Denizo dum la [[3-a jarcento]] post Kristo – probable iom antaŭ la jaro [[250]] laŭ sendo de la kristana [[papo]] ''Fabianus'' – kune kun ses aliaj kristanaj episkopoj sendiĝis de [[Romo]] al [[Gaŭlio]], por tie diskonatigi la ideojn de kristanismo. Li konvinkis lokajn enloĝantojn en kaj ŝirkaŭ ''Lutetia'', la nuna [[Parizo]] kaj tiama ĉefurbo de Gaŭlio, pri kristaniĝo kaj estis elektita la unua kristana episkopo de Parizo. La romia provincestro malaprobis tion, kaj ordonis la malliberigon kaj senkapigon de Denizo kaj liaj du akompanantoj ''Rustikus'' kaj ''Eleutherius''. La kristana legendo rakontas, ke la episkopo post sia senkapigo en placo sur la urba monto [[Montmartre]] (monto de la martiroj) prenis sian fortranĉitan kapon, lavis ĝin en apuda fonto kaj migris kun la kapo enmane ses kilometrojn al norda direkto, kie li finfine mortis kaj estis poste entombigita.
Linio 9:
 
== Sanktigo ==
[[Dosiero:14Nothelfer.JPG|thumb|left|<center>la 14 sanktulaj helpantoj en katastrofoj kun siaj atribuaĵoj (Denizo de Parizo kun la forhakita kapo sube dekstre).]]
''Dionysius'' iĝis kristana sanktulo de la [[romie katolika eklezio|romie katolika]] kaj [[anglikana eklezio|anglikana]] [[eklezio]]j. Lia memoro dum la sekvaj jarcentoj estis aparte viva en Francio, Hispanio kaj Germanio. Lia oficiala memortago estas la [[9-a de oktobro]].