Diskuto:Provincoj de Finnlando: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎mi konsentas: -- sed mi ne
Linio 14:
 
Jukka P 13:02, 4. Sep 2007 (UTC)
 
== sed mi ne ==
 
Mi rekomendas tre singarde tuŝi la ĝisnunan lingvouzon. Tradicie, en ĉiuj finnaj E-vortaroj (ekde Anttila de antaŭ 100 jaroj) la vorto ''lääni'' estis tradukita ''gubernio'', same la sveda ''län'' en ĉiuj svedaj vortaroj (mi havas tian de 1907 kaj ankaŭ Vilborg sekvas la tradicion). La tradukon, en Finnlando, parte influis tio, ke de 1837 ĝis 1918 la estro de ''lääni'' estis titolita ''kuvernööri'' (sv ''guvernör'') laŭ rusa modelo.
 
Mi notas ankaŭ, ke PIV-2002 difinas ''gubernion'' kiel landoparton kiun ''administras ŝtata oficisto''. Kaj ĝuste tio estas la karaktero ankaŭ de ''lääni'', kontraste al ''maakunta'': ĝi estas parto de la ŝtat-administra sistemo.
 
La nomaro de administraj dividaĵoj en diversaj landoj estas tute ĥaosa, kaj eĉ ne estas klare, kiun nomon havu landparto pli granda, kiun malpli granda. Estas ''regionoj, provincoj, gubernioj, teritorioj, kantonoj, distriktoj, subdistriktoj, graflandoj'' (iam eĉ ''konteoj''), (federaciaj) ''landoj, ŝtatoj, respublikoj'' (en Rusujo), ''departementoj, arondismentoj'' kaj certe aliaj, por ne paroli pri la etaj landeroj ''urboj'', ''komunumoj'', ''municipoj''...
 
Oni vidas, ke multo dependas simple de la tradicio de nomado kaj ke multon eblus raciigi, sed prefere lasu ĝin resti tia kaj klopodu iel elturniĝi. Estas apenaŭ ia kialo nomi la Japanajn ''ken'' prefektujoj, krom tio ke similan tradukon iam iuj (eble japanoj mem, eble aliaj) adoptis por iu Eŭropa lingvo. Kaj la sistemoj diverslandaj estas en daŭra evoluo, la interrilatoj, statusoj kaj limoj de la regionoj ŝanĝiĝas, kaj provo raciigi la esperantajn nomojn eble kaŭzus problemojn ĉe la sekva ŝanĝiĝo. Estas tute eble, ekz., ke Finnlando iun jaron decidos tute forigi la koncepton ''lääni'', kies signifo malkreskis lastatempe. Kaj mi malvolonte difinus la tre ĝeneral-signifan vorton "regiono" por administre-burokrata unuo, kia estas "lääni". Devas esti plu eble paroli pri diversaj regionoj (= parto de lando kun karakterizaj ecoj, kiel diras PIV) de Finnlando, ekz. ''la laga regiono'', sen suferi de administraj kromsencoj.
 
Vikipedio ne kreu kaj kulturu sian propran dialekton de Esperanto. Tian malsanon oni jam bedaŭrinde multe vidas. --[[Vikipediisto:Surfo|Surfo]] 08:50, 25. Sep 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Provincoj de Finnlando".