Vikipedio:Babel
fi
Tämä käyttäjä puhuu suomea äidinkielenään.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
ru
2
Этот участник может вносить вклад в данный проект на русском языке среднего уровня.
sv
2
Denna användare har kunskaper på mellannivå i svenska.
de
1
Dieser Benutzer hat grundlegende Deutschkenntnisse.
es
1
Este usuario puede contribuir con un nivel básico de español.
et
1
Kasutaja suudab kaastööd teha eesti keeles algaja tasemel.
fr
p
Cet utilisateur comprend des textes en français.
uk
1
Цей користувач володіє українською мовою на початковому рівні.
no
p
Denne brukeren kan forstå en del norsk passivt.
da
p
This user is able to read Danish texts.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi venas el Finnlando el loko nomata Jyväskylä.
Mi loĝas en Finnlando en loko nomata Helsinki.
Lingvoj
Mi ŝatas lingvojn.
Internacia lingvo
Mi subtenas la internacian disvastiĝon de esperanto sed NE volas ke ĝi fariĝu la ununura tuttera lingvo.
Geografio
Mi ŝatas geografion.
Historio
Mi ŝatas studi historion.
Literaturo
Mi estas librovoranto.
Kolektanto de E-aĵoj Kolektado de E-aĵoj
Mi ŝatas kolekti E-filatelaĵojn, E-bildkartojn, E-librojn aŭ similajn esperantaĵojn.

Mi estas Jukka Pietiläinen el Helsinko, Finnlando. Mi naskiĝis en Jyväskylä en la dua duono de 1960-aj jaroj kaj sentas min ano de Meza Finnlando ankaŭ nuntempe. Mi estas esperantisto ekde 1983, komitatano de UEA ekde 2004 kaj nuntempe prezidanto de Esperanto-klubo de Helsinki.

Mi estas doktoro pri sociaj sciencoj, docento, kaj laboras en Aleksanteri-instituto en Universitato de Helsinki.

En vikipedio mi volas unuavice kontribui per artikoloj pri Finnlando, ĵurnalistiko, sociologio kaj eventuale Rusio.

Mia ideo pri vikipedio redakti

Vikipedio estas utila kiel fonto de informoj kaj nature ankaŭ esperantlingva vikipedio estas bezonata. Ĝi povus fariĝi utila fonto de informoj pri esperanto-movado, kvazaŭ nova versio de Enciklopedio de Esperanto. Estas multe da laboro ĝuste pri esperanto-temaj artikoloj. Rapida rigardo ekzemple al listoj de estraranoj de UEA montras, ke mankas artikoloj pri multaj personoj.

Esperantlingva vikipedio povus servi kiel neŭtrala ponto inter nacilingvaj vikipedioj en temoj en kiuj ili estas kvazaŭ nature unuflankaj (i.a. historiaj temoj). Diversaj artikoloj pri geografio ktp. estas utilaj ankaŭ por plivastigi vikipedion, kaj ili ne ĉiam estas malpli bonaj ol la nacilingvaj artikoloj pri samaj geografiaĵoj, aparte se temas pri alia lingvo ol la loka.

Pro ĝia multlingveco ĝi taŭgas ankaŭ por terminologia laboro. Facile videblas vortoj en pluraj aliaj lingvoj kaj eblas kompari ilin.

Eksteraj ligiloj redakti

Mia oficiala hejmpaĝo