i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Jukka!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 09:22, 12. Sep 2006 (UTC)

Greetings from Turkey redakti

Hello, this is Bahar from the Turkish Wikipedia. If you don't mind, I was going to ask you something. A Turkish user 'Tembelejderha' (lazy dragon) is asking what his user name is in other languages. If you can write its' Esperanto to my talk page, that would be great. Thank-you very much (We have its' Finnish). Bahar (means spring in Turkish)

Mi respondis al la "pigra drako". - Slavik IVANOV 11:33, 29. Sep 2006 (UTC)

Artikoloj pri Rusio redakti

Dankon, ke vi decidis envolviĝi en kreadon de artikoloj pri rusiaj temoj. Kvankam ni havas relative bonajn artikolojn pri kelkaj temoj (kiel PepelacoStanislav Petrov) dum la "grandaj temoj" (kiel Rusio mem, artikoloj pri urboj kaj provincoj, pri politikaj partioj kaj la plej gravaj historiaj eventoj) restas hontindaj ĝermoj. :) Tial ajna helpo pri tiuj artikoloj sendube estas tre grava.

Lige kun via uzo Novaja Zemlja, mi volas atentigi vin, ke en Vikipedio ekzistas konvencio pri esperantigo de rusaj nomoj: Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio. Ĝi ne estas malfacila por uzi, vidu ĝin. Ĝia ĉefa ideo estas evito de malfacile prononceblaj kombinoj, kiuj montras nenion, krom spuroj de rusa cirila ortografio: i. a. j post l kaj fine de vortoj.

Eble ni iam maturiĝu ĝis ekuzo de portalo aŭ vikiprojekto "Rusio"... Bondezire, Slavik IVANOV 11:33, 29. Sep 2006 (UTC)

Dankon pro via atentigo. Kia estas la etimo de "vadjoj"? Se "votoj" estas pli internacia, tiam ni - laŭ mi - tamen preferu tiun formon. Ni ne povas eviti homonimojn. (Vd. ekz-e na Krioj.) Ĉu la formo "vod-" ekzistas en iu lingvo? Tiu eble estus solvo. La vorton "vadjo" mi tute ne ŝatas, ĉar la kombino "-dj-" ne kutimas en Esperanto; ĝi nur fremdecigas la vorton.

Bab 14:57, 30. Sep 2006 (UTC)

Mi nun scias ke la Votoj mem nomas sian nacion "Vadjama(a)". Do, ŝanĝu al "Vadjoj" laŭplaĉe, mi ne kontraŭos. (Tamen "Vodoj" pli bone respektas tradician Esperantan fonologion - en kiuj fundamentaj/akademie aprobitaj vortoj vi trovas la kombinon "-dj-"? Mi vidas ke IKEL ne multe zorgas pri fonologio, ekzemple ilia nomo por certa Brazila tribo, gŭaĵaoj, ne estas bonforma [devus esti gvaĵaoj, kp. "Gvatemalo".) Bab 13:38, 9. Okt 2006 (UTC)
Ŝajne la Vikipedio jam kundisvastigis la radikon "VOT" por ĉi popolo, ĝuste kiel vi antaŭvidis: http://www.liberafolio.org/2006/lietlavlut. Amike, Bab 17:33, 28. Okt 2006 (UTC)

Estraroj de UEA redakti

Mi atentigas vin pri la ŝablono {{Estraroj de UEA}} kiun mi enmetis en ĉiujn artikolojn rilatajn al la Estraro de UEA (vidu Kategorio:Estraro de UEA). Bonvolu enmeti ĝin ankaŭ en la venontajn ĉitemajn kreotajn artikolojn. Dankas Arno Lagrange  13:17, 3. Feb 2007 (UTC)

Mi laŭ sama ŝablono kreis {{Komitato de UEA}}. AL @ 13:59, 3. Feb 2007 (UTC)
Karaj, niaj komunaj infanoj "Estraro" kaj "Komitato" fariĝas iom neregulecaj, je kio mi havas grandan kunkulpon... ekzemple mi ne atentis ke "Provizora Komitato de UEA 1936-1939" fakte servis kiel ambaŭ... Se vi rigardos kaj trovos ion ŝanĝinda, bv diskuti. Je la nuna sovaĝa kresko, precipe de Komitatoj, ni almenaŭ vidas kio estas la bezonoj de tiaj artikoloj. Kaj videblas, ke ofte necesas pli da dokumentiteco (kun fontindikoj) ol oni komence pensas.--Ziko 14:11, 3. Mar 2007 (UTC)

Vau osaat aika hyvin kieliä. Respektiä esperanton opettelimisesta! Qapla'

Kara Jukka,

mi volus atentigi vin pri diskutero sur la paĝo diskuto:Provincoj de Finnlando. Se vi emas, foje rigardu tien.

Sincere, ThomasPusch 12:41, 25. Aŭg 2007 (UTC)

Johannes Weisell redakti

En artikolo pri Kalle Väisälä vi menciis ke Johannes Weisell estis unu el la plej famaj volapukistoj de Finlando. Ĉu vi povas provizi pli da informoj pri la fakto (eventuale fonton)? Cetere en la artikolo vi lasis iun finnlingvan frazon kiun mi ne kapablas esperantigi : "Väisälä oli myös koulumatematiikan uudistaja ja suomalaisuusmies sekä esperanton harrastaja." Mi krome kreis novan artikolon Familio Väisälä pri la familia historio, la firmao Vaisala kaj la fonduso, ĉio kio koncernas ne nur unu el la tri fratoj. AL @ 20:09, 23. Jan 2009 (UTC)

Saluton! De kie vi prenis la liston? Ĉu certe tie estas Hans Herrmann sed ne Hans Hermann? Maksim (diskuto) 09:27, 14 Feb. 2016 (UTC)

Traduko de suoma artikolo redakti

Mi ŝatus, ke ekzistu en Vikipedio artikolo pri Historio de Sudorienta Azio. Jam ekzistas artikoloj pri Historioj de Okcidenta kaj de Centra Azio (tiujn du mi tradukis, la unuan el la franca kaj la duan el la angla); do ni kompletigu tiun serion! La problemo estas, ke ne ekzistas bona versio, el kiu mi povus traduki (la angla kaj la franca siajn fontojn ne aŭ ne sufiĉe citas, kaj germana versio ne ekzistas). Fakte la plej bona versio ŝajnas la suoma: ja mallonga, sed kun sufiĉaj referencoj. Sed mi ne komprenas ion ajn de via lingvo, krom la vortojn suomi kaj sauna..., do imagu min tradukantan suomlingvan Vikipedi-artikolon...

Ĉu tiu artikolo ankaŭ sufiĉe parolas pri ĉiuj periodoj kaj regionoj[rimarko 1]? kaj se jes, ĉu vi bonvolus traduki Esperanten tiun artikolon kaj eble ankaŭ la rilatan fi:Kivikausi Kaakkois-Aasiassa, aŭ kunigi tiujn du je unu Esperanta versio? Tiuj artikoloj mallongas, do la laboro mallongos!

Pro kio mi demandas tion al vi kaj al neniu alia? Nu: vi estas denaskulo de la suoma lingvo, vi flue parolas Esperanton, kaj vin ŝajne interesas historio...

Jam dankon!--KEO144000 (diskuto) 12:19, 12 jun. 2016 (UTC)Reply

  1. Se ne, eble ankaŭ traduku ĝin, kaj ni petos al iu alia ke tiu kompletigu per informoj el alilingva versio...