Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lupíro (diskuto | kontribuoj)
Linio 165:
::1) La fakto, ke vi, Lupiro, ne fuŝis alies kontribuojn, sed kreis viajn proprajn fuŝaĵojn, ne ŝanĝas la aferon: la uzado de la vorto "strato", pri kiu vi admonas nin, estas klare misa. Provu trovi almenaŭ unu subtenanton! 2) La Volapuka vikipedieto neniel rilatas al la demando, pri kiu mi parolas. 3) Se vi korektas alies erarojn, vi estas bravulo; tamen tio ne donas al vi la permeson planti kaj popularigi viajn proprajn erarojn kaj misopiniojn. 4) Mi nenion komprenas pri la trafiko, sed mi bone komprenas, kio estas "strato" en Esperanto - ĝi tute ne estas tio, kion vi pensas. 5) Pri tio, kion mi bone scias, mi ja instruas. Tio koncernas ankaŭ Esperanton (kiun mi ja instruis/as, ankaŭ internacie). Same mi nun penas montri al vi vian eraron koncerne la vorton "strato", kaj mi vere ne komprenas la kialojn de via persistemo. 6) Mi neniel atencas vian dignon, tamen eĉ en la plej libera kaj hom-amika medio oni ne persistu pri siaj eraroj - lerni, plispertiĝi kaj konfesi siajn erarojn devas esti same natura afero por la homo, kiel konsenti pri ĉies rajto je la netuŝebleco de sia digno.
::Mi ankoraŭfoje ripetas al vi: ''en Esperanto'' la vorto "strato" neniel povas esti uzata por iuj interurbaj vojoj. Neniel! [[Vikipediisto:Mevo|Mevo]] 13:21, 3. Nov 2007 (UTC)
 
::: Estas vere amuze: Unue la kritiko estis, ke mi pensis en la germana, poste la kritiko ke mi ne pensis en la germana kaj nun denove la kritiko, ke mi pensus en la germana.
::: Pri (traduko de) strato en vikipedio: <nowiki>[[de:Straße]]</nowiki>, plu rigardu [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Strato&diff=prev&oldid=520630 tion]
::: Persistemo? Ek jaroj mi batalas por Esperanto... tio estas batalo kun homoj kiuj kredas: Ho, Esperanto, sed nur estas hobio, ne estas lingvo. Aŭ "it's a code, not a language".
::: Pri fundamento: Nu strato estas en fundamento, sed nek ekspresstrato nek ekspresvojo. Kial? La unuaj tiaj stratoj estis konstruitaj post la morto de Zamenhofo...
::: Certe vi havas poŝtelefonon. Sed laŭ via logiko vi ne povas uzi tiun vorton: Telefono havas ŝnuron, poŝtelefono ne.
::: Certe vi manĝis terpomojn. Atentu, ne manĝu: Pomoj estas dolĉaj.
::: Do: Ekspresstratoj ne havas apudajn domojn kiel poŝtelefonoj ne havas ŝnurojn. Kaj same kiel terpomoj ne estas dolĉaj, ekspresstratoj ne estas por piedantoj.
::: [[Vikipediisto:Lupíro|Lupíro]] 18:30, 3. Nov 2007 (UTC)
 
==La damaĝo kreita de robotoj==