Verdo-Maldekstro: Malsamoj inter versioj

2 500 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Alidirektanta al GroenLinks)
 
Neniu resumo de redakto
#REDIRECT[[Dosiero:GroenLinks.jpg|right]]
'''GroenLinks''' (en Esperanto "Verdo-Maldekstro", mallonge GL) estas ekologia [[politika partio]] en [[Nederlando]]. Ĝi oficiale ekestis dum la jaro 1990 pro fuzio de la partioj PPR (''Politieke Partij Radicalen'', politika partio la redikaluloj - fondita dum 1968), PSP (''Pacifistisch Socialistische Partij'', pacifisme socialista partio - fondita dum 1958), CPN (''Communistische Partij Nederland'', komunisma partio de Nederlando, fondita dum 1919) kaj EVP (''Evangelische Volkspartij'', protestanta popola partio - fondita dum 1981). Jam dum 1989 tiuj partioj kreis balotan blokojn kaj dum la parlamentaj balotoj atingis 6 parlamentajn seĝojn. La ĝis nun plej bonan balotan rezulton la partio atingis dum la jaro 1998, atingante 11 parlamentajn seĝojn kaj subtenon de 7,3 procentoj de la voĉdonantoj. Post la balotoj de 2006 la partio reprezentiĝas per 7 naciaj parlamentanoj. En la [[Eŭropa Parlamento]] ĝi post la balotoj de 2004 havas 2 parlamentantojn.
 
Post sia fondiĝo, la partio neniam estis membro en registara koalicio. Nur en la provinco [[Norda Holando]], kie ĝi aparte fortas, la partio partoprenas en la regiona registaro.
 
[[Dosiero:Femke Halsema-roel.jpg|thumb|<center>Femke Halsema]]
Partia prezidanto laŭ la stato de 2007 estas la politiksito ''Henk Nijhof'', kaj la prezidanto de la parlamenta frakcio ekde la jaro la politikistino ''Femke Halsema''. Dum ŝia gvido la partio, kiu intertempe havas pli ol 20.000 membrojn, ricevis pli [[liberalismo|maldekstran-liberalan]] profilon, kaj iom foriris de tradicie ekologiaj politikaj pozicioj. Sur eŭropa nivelo la partio tamen restas stabila membro de la kunligoj de ekologiaj partioj, kaj inter alie, kune kun la daŭre ekzistanta nederlanda partio [[De Groenen]] ("la verduloj") membras en la dum 2004 fondita [[Eŭropa Verda Partio]].
 
La junulara organizo de la partio havas la mallongigon ''DWARS''.
 
== Rezultoj dum parlamentaj balotoj ==
* 1989: 4,1% - 6 seĝoj
* 1994: 3,4% - 5 seĝoj
* 1998: 7,3% - 11 seĝoj
* 2002: 7,0% - 10 seĝoj
* 2003: 5,1% - 8 seĝoj
* 2006: 4,6% - 7 seĝoj
 
== Reta ligilo ==
{{el}} [http://www.groenlinks.nl oficiala retejo de la partio ''GroenLinks'']
 
 
{{Ekologiaj partioj en Eŭropo}}
 
[[Kategorio:Politikaj partioj de Nederlando]]
[[Kategorio:ekologiaj partioj]]
 
[[de:GroenLinks]]
[[en:GreenLeft]]
[[es:Izquierda Verde (Países Bajos)]]
[[fr:Gauche verte]]
[[it:SinistraVerde (Paesi Bassi)]]
[[nl:GroenLinks]]
[[pl:Zielona Lewica (Holandia)]]
[[sv:Grön Vänster]]