Eŭbeo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:GreeceEuboea.png|frame|right|Euböa<center>situo de Eŭbeo en Grekio]]
 
'''Eŭbeo''' (en la [[antikva greka lingvo]] Εὔβοια - ''Eúboia'', en la moderna [[greka]] Εύβοια - ''Evia'', esperanta nomo en tiu formo laŭ [[PIV]]) post [[Kreto]] estas la dua plej granda insulo de [[Grekio]]. Ĝi havas areon de 3.660 km² kaj dum la jaro [[2005]] havis proksimume 220.000 enloĝantojn. La insula centro estas la urbo ''Ĥalkida'' (''Chalkida''), krome ekzistas ankoraŭ vico da urbetoj, inter ili ''Karistos, Kimi, Psaĥna, Aliveri, Aidipsos'' kaj ''Limni''. La insulo pere du pontoj estas ligita al la kontinento, unu el la du superpontas la tutmonde plej mallarĝan [[markolo]]n de nur 40-metra larĝo. La insulo longas 175 kilometrojn kaj larĝas inter 6 ĝis 45 kilometrojn, do havas karakterize malrondan formon. Tra la tuta longo la insulo estas parto de montaro, kiu nordokcidente daŭriĝas en [[Tesalio]] kaj sude en la insuloj [[Andros]], [[Tenos]] kaj [[Mikonos]].