Turingia Arbaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
La montaro je granda parto konsistas el la vulkana roko [[porfirio]], sed ankaŭ el [[granito]] kaj [[gnejso]]. Sekve de geologiaj perturboj malgrandkvante troveblas ankaŭ aliaj specoj da ŝtonoj.
 
Konatiĝis mineralaj kugloj troveblaj ĉe la monto ''Schneekopf'' proksime de [[Oberhof]], kiuj konsistas el porfirio[[porfiro]] sed enŝlosas kernojn el la mineraloj [[agato]] kaj [[kvarco]].
 
[[Dosiero:Thüringer Wald im Winter.jpg|thumb|250px|left|<center>la Turingia Arbaro dum vintro (apud [[Gehlberg]])]]
 
== Klimato ==
Pro sia lokiĝo en okcident-orienta direkto la Turingia Arbaro kolektas grandan kvanton da pluvo, kaj pro la geologia konsisto de la grundo tiuj altaj pluvokvantoj dum la jarmiloj skulptis pejzaĝan reliefon pli karakterize krutan ol en aliaj simile altaj montaroj. Dum la 18-a jarcento, kiam ekzaktaj mezuroj de la alteco super [[marnivelo]] ankoraŭ ne eblis, iuj sciencistoj tial pro la aspekto de la montoj konsideris ilin inter la plej altaj en Germanio, kio objektive ne ĝustas.