Fuĵi-Monto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BodhisattvaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ka:ფუჯის მთა
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
La nomo ''Fuĵi-monto'' skribiĝas japane kun la ĉinaj simboloj 富 "riĉa", 士 "samurajo", kaj 山 "monto". Ĝis la fino de la 19-a jarcento oni legis tion "Fuji no yama" [fuĵi-no-jama] aŭ simple "Fuji-yama" [fuĵi-jama] (japane "yama" = monto). Komence de la 20-a jarcento oni eklegis tion "Fuji-san" [fuĵi-san] kun la pli edukita sinojapana legmaniero "san" por monto. La nomo de la monto, "Fuji", estas konsiderata altaĝa kaj verŝajne ekzistis jam antaŭ la alveno de la [[ĉina skribo]] kaj la sinojapanaj legmanieroj en Japanio - do la unuaj du simboloj estis elektitaj ne pro ilia signifo, sed pro ilia legmaniero, kiu similas al la nomo de la monto. Se la nomo estas antikva, la en Japanio populara rakonto pri la "senmorteco" (sinojapane "fushi") kiel origino de la nomo ne eblas vera. Verŝajne la nomo devenas de la nomo de la floro "fuji" [fuĵi] (= glicino), kiu povas kovri bele ŝtonojn. Alia hipotezo estas ke la nomo rilatas al la ĉielarko, japane "niji" [niĵi] (antikve "nuji" [nuĵi] plus kelkaj dialektaj formoj). Ambaŭokaze verŝajnas ke la originala nomo rilatas iel al la belproporciitaj kaj simetriaj deklivoj de la monto, kies pinto estas kovrita de eterna glaco.
==Eksteraj ligiloj==
 
{{vulkanoj}}
 
[[Kategorio:Montoj deen Japanio]]
[[Kategorio:Plej altaj punktoj]]