La ofico de vokto reiras al la epoko de [[Karolo la Granda]], kiu instalis voktojn en la [[grafejo|grafejojgraflando]]j ek de la jaro [[802]]. En mezepoko tiu termino estis uzata por nobela oficisto, kiu nome de la imperiestro, episkopo, princo, grafo aŭ alia nobela reganto funkciis kiel juĝisto kaj guberniestro aŭ prefekto. La eklezio bezonis tiajn civilajn reprezentantojn, ĉar la ekleziaj funkciuloj kiel pastroj kaj episkopoj ne rajtis okupiĝi mem pri civilaj aferoj, nome juĝado kaj regado. La vokto kvazaŭ ricevis teritorion kiel feŭdo kaj rajtis konservi parton de la enkasigitaj impoŝtoj kiel rekompenso por sia laboro kaj vivis sub la protekto de la teritorisinjoro.