Ĉiĉerono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|<center>ĉiĉeronino en Kanado '''Ĉiĉerono''' laŭ PIV estas "gvidisto por fremduloj tra la antikvaĵoj aŭ vidindaĵoj de urbo ktp.". Temas p...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
Pro la ŝanĝiĝintaj postuloj de vojaĝantoj rilate al la eventa karaktero de vojaĝoj ekestis diversaj specialaj tipoj de turismaj gvidadoj, kiujn ofertas ĉiĉeronoj.
 
==== "Alternativaj" gvidadoj ====
En multaj lokoj ofertiĝas "alternativaj" gvidadoj, en kiuj ne centras la klasikaj vidindaĵoj de la loko, sed montriĝas lokoj de ĉiutaga vivo kaj laboro, aŭ fokusiĝas politike kontroversaj aŭ problemaj temoj. Tiaj gvidadoj povas aparte konsideri la ideojn de [[ekologia turismo]].
 
==== "Scenaj promenadoj" ====
Alia speco de gvidadoj estas tiel nomataj "teatraj" aŭ "scenaj promenadoj", en kiu kombiniĝas elementoj de ĉiĉeronado kaj de aktorado: La ĉiĉerono kostumiĝas, ŝminkiĝas kaj transprenas la rolon de elstara personaĵo ligita al la loko, kaj el tiu perspektivo klarigas la vidindaĵojn.
 
==== Temaj gvidadoj ====
Dum temaj gvidadoj, la promenoj tra interesa konstruaĵo, urbo aŭ regiono fokusigas apartan temon, ekzemple "la urbo dum la frua mezepoko" aŭ "spuroj kaj vivejoj de la famuloj de la urbo" aŭ "la urbo dum la tempo de [[faŝismo]] de la [[20-a jarcento]]" aŭ "vivejoj kaj kulturaj centroj de certa kultura malplimulto en la regiono" ktp.