Kuronoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Baltų gentys 12-as amžius.svg|thumb|260px|<center>proksimumaj setloteritorioj de la baltaj popoloj dum al 12-a jarcento. La kuronoj en helverda koloro sube maldekstre.]]
La '''Kuronojkuronoj''' (en la [[kurona lingvo]] '''Kursi''', [[latve]] ''Kurši'' kaj [[litove]] ''Kuršiai'') estis [[Baltoj|balta]] [[popolo]], kiuj origine vivis en la [[okcidento]] de [[Latvio]], la hodiaŭa [[Kurlando]], ([[latve]] ''Kurzeme'', [[litove]] ''Kuršas'', [[germane]] ''Kurland'') kaj en la nordokcidento de [[Litovio]]. Norde vivis [[livonoj]], oriente kaj sudoriente [[Zemgalio|zemgaloj]] kaj [[Ĵemajtio|ĵemajtoj]], kaj sude la [[skalvoj]].
 
La '''kuronoj''' siaepoke estis konataj fortaj batalistoj, talendaj velistoj kaj [[pirato]]j. Inter la 7-a kaj [[12-a jarcento]]j la kuronoj batalis kontraŭ la ripete atakantaj [[vikingo]]j. [[Ĉapitro]] 46 de la ''Sagao de Egil'' priskribas vikingan ekspedicion el Kuronio. La svedaj [[reĝo]]j ''Ivar Vidfamne'' kaj ''Harald Hildetand'' estis la unuaj, kies [[armeo]]j sukcesis venki la kuronojn kaj do la lando dumtempe iĝis sveda - tamen la kuronoj tuj post la morto de ''Hildetand'' denove atingis [[sendependeco]]n. Pli postaj atakoj de la mezepokaj reĝlandoj [[Danio]] kaj [[Svedio]] en Kuronio restis sensukcesaj. Aliflanke la kuronoj mem partoprenis en la atako al la tiam plej grava sveda [[urbo]] [[Sigtuna]] dum la jaro [[1187]].